Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/125

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de ĉiuj egalrajtaj Komitatanoj. Dum tiu ĉi tempo el pli ol cent anoj nur kvin ŝajnis indiferentaj aŭ nelaboremaj kaj la praktiko mem montris rimedon por liberigi la institucion de senutila pezo: la Prezidanto proponis simple elstreki la membrojn, kiuj ne donas ian signon de vivo kaj la Komitato aprobis tiun ĉi severan sed necesan metodon. La 1-an de Jan. 1908 la Komitato konsistis nur el 86 membroj,[1]) ĉar krom 5 elstrekitaj, 11 eksiĝis propravole (inter ili L. de Beaufront, R. Lemaire), kaj la morto rabis el iliaj rangoj kvar el plej meritaj: d-ron E. Javal, d-ron Rich. Lloyd, H. Midthus, A. Motteau.

Jen estas pli gravaj demandoj, pri kiuj okupis sin la Komitato dum ĝia trijara memstara vivo (1905 — 1908) :

komparo kaj revizo de ĉiuj movaj radikoj en naciaj vortaroj; preparo de plenigita eldono de Universala Vortaro (Huet); vortoj ne troveblaj en Un. V., sed uzitaj de Zamenhof en liaj verkoj (vortoj el „Hamleto“, kolektitaj de J. Ellis, Millidge, Adela Schafer, Wackrill, publikigitaj en aparta broŝuro) ; revizo de neĝustaj tradukoj naciaj en Un. V.: francaj (Cart, Huet), germanaj (Christaller, Hanauer), anglaj (Ad. Schafer, Ellis, Rhodes, Millidge), polaj (A. Grabowski, Bein, A. Zakrzewski), rusaj (Avilov, Kofman, Devjatnin); pri formoj amantis, amintas... proponitaj de I. F. Twombly, d-ro Lowell, E. K. Harvey rapor-

  1. El tiuj 86 estis: 17 Francoj, 11 Angloj, 8 Germanoj, 5 Poloj, po 4: Rusoj, Hispanoj, Svisoj, po 3: Svedoj, Italoj, Usonanoj, po 2: Bohemoj, Finnlandanoj, Meksikanoj, Belgoj, Irlandanoj, po 1: Dano, Hvllandano, Hungaro, Hebreo, Islandano, Litovo, Maltano, Malgrandruso, Norvego, Portugalo, Ĉiliano, Peruviano, Kanadano, Japano. La principo de internacieco estis do plene respektita.