Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

toj de G. Moch, A. Zakrzewski, publikigitaj en aparta broŝuro); pri ortografio de propraj nomoj (raporto de G. Moch, kontraŭraporto de A. Zakrzewski) k. c.

Sed en jaro 1908 (14-a cirkulero, 13-an de Aprilo) estis dissendita alla Komitatanoj propono pri grava ŝanĝo: divido de la Komitato en du partojn, el kiuj la unua, nomita „Supera Komisio“ kaj konsistanta el 18 membroj, prenus sur sin esploron kaj decidon de ĉiuj lingvaj demandoj kaj la dua havus rolon nur konsultan. La decidoj de la Komisio estus nur konigotaj al la Komitatanoj por konsulto kaj nur en okazoj, se ia propono estus malaprobita de pli ol ⅓ de la konsultatoj, ĝi devus esti esplorita denove de la Komisio. Demandoj, prezentitaj al la supera Komisio, estos esploritaj nur se ilin subskribos „al- menaŭ kvin membroj de la L. K.“

La plejmulto akceptis la projekton[1]) kaj de tiu ĉi tempo la Komitatanoj povis partopreni en la laboroj nur se ili estis pri tio petataj. Ili ne estis jam maltrankviligitaj per iaj ajn demandoj pri lingvaj aferoj. Oni eĉ diris, ke nur la supera komisio „devas esti grupo de lingvistoj“ kaj la Komitato „estas nur kribrilo inter la Akademio kaj la Esperantistaro“[2]), La Komitatanoj servis nur por voĉdonadoj laŭ listoj, preparitaj kaj dissenditaj de la supera Komisio. Laŭ nova aldono, akceptita en 1912, „nur tiuj kandidatoj estos proponitoj al voĉdonado, kiujn la Akademio juĝos indaj fariĝi aŭ refariĝi anoj de la Lingva Komitato“. Krom tio estis starigita 9-jara templimo por la oficoj de Lingvkomitatanoj.

  1. En tiu voĉdonado la voĉoj dividiĝis: 9 anoj postulis ŝanĝojn en la projekto, 5 sciigis, ke ili ne volas respondi, 2 eĉ eksiĝis, 11 simple ne respondis; 57 aprobis.
  2. H. Matton jam dum unua voĉdonado esprimis timon, ke la Akademio ne fariĝu oligarĥio. Kompreneble, senintence.