Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kontraŭe la nombro da Komitatanoj estis pligrandigita, jam ne atentante la „multpezecon“, kiu estis ĉefa kaŭzo de la reformo. En 1909 estis elektitaj 71 anoj, en 1910 — 20, en 1911 — 4, en — 1912 — 3.

En tiu ĉi tempo mortis kelkaj plej eminentaj Komitatanoj: gen. George Cox, W. F. Gustaffson (13 VI. 1909); Fred. Skeel-Giörling (1910), profesoro Ch. Meray, John Ellis, Horace Huet (28. II. 1911), A. van der Biest, Leopold Elb, D-ro Dor (1912). Multaj eksiĝis, tiel ke la 1-an de Julio 1912 estis 146 Komitatanoj.

La unuaj elektoj de Akademianoj estis organizitaj en 1908. El proponitaj 26 kandidatoj nur 9 ricevis plimulton da voĉoj (voĉdonis 69 Komitatanoj): E. Boirac, K. Bein, T. Cart, A. Grabowski, G. Moch, Mybs, P. Nylen, R. de Saussure, A. Villanueva. En sia kunsido dum la Dresdena Kongreso ili elektis inter si 7 membrojn de Estraro por la supera Komisio kaj samtempe por la Komitato: D-ron Boirac, prez; K. Dein, d-ron Mybs — vicpr.; A. Grabowski, Th. Cart, G. Moch, R. de Saussure — direktorojn de sekcioj. Krom tio, ĉar inter la elektitaj estis nenia Anglo nek Ruso, oni proponis al la ĉeestantaj en Dresdeno Komitatanoj elekti: N. Evstifejeff, J. Ellis, A. E. Wackrill. Dum la Barcelona Kongreso oni decidis pro simila kaŭzo elekti amerikan Akademianon[1]): tamen tio estis prokrastita pro manko da kandidatoj. En 1910 estis elektitaj — V. Inglada, P. de Lengyel; en

  1. C. Bourlet prave rimarkis tiam, ke oni devas elekti Akademianojn ne laŭ landoj aŭ lingvoj, sed nur kiam montriĝos iu „akademiinda“. Ĉar ilia nombro estas 18, oni certe povas dubi, ĉu ĉiuj nacioj havos iam reprezentantojn en la Akademio.