Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1911, por anstataŭi 5 elirantajn membrojn oni elektis: E. Boirac, Nylen, de Saussure — denove, kaj: P. Christaller, F. Hoveler anst. J. Ellis, Villanueva. Ĉar K. Bein, G. Moch eksiĝis, la nombro da Akademianoj estas nun 12.

Inter la lingvaj demandoj, esploritaj en tiu ĉi tempo, ĉefaj estis sekvantaj:

pri uzado de sia (Cl. Hill, Ant. Grabowski); studo de M. J. Evrot pri vortaro, gramatiko kaj stilo en „La Interrompita Kanto“ de K. Bein; kolekto de aprobindaj teĥnikaj vortoj (Ch. Verax, P. Fruictier, Mann); pri verbaj modoj (Aymonnier); pri sufiksoj, prefiksoj kaj akuzativo (Kabanov); listo de propraj nomoj (K. Bein, G. Moch, J. Schröder); pri la prefikso mis (G. Eysel); pri novaj sufiksoj (la plejmulto de Akademianoj aprobis uzon de retro, oz, e anst. en adverboj, par post pasivaj verboj); pri uzo de ad, iĝ, pri serio: alia, alie... (H. Sentis); pri prep. da (G. W. Lewis); pri akuzativo post tra (E. S. Jelley); detala, vere scienca studo de J. Eggleton kaj de F. Hoveler pri prepozicioj; pri teorio de derivado (R. de Saussure, F. Hoveler, A. Zakrzewski, d-ro Panel, P. Fruictier); pri litero w kaj kelkaj vortoj de la Marista Terminaro (A. Esselin), pri participa substantivo, pri nomoj de landoj, pri akcento, sufiksoj, el parolado, senco de vortoj: ŝati, ambaŭ, certa, ĉi, pri akuz. post anstataŭ k. c. (Zamenhof); kolekto de materialoj por la komuna vortaro de Leop. Elb, por la teĥnika kaj scienca vortaro de Ch. Verax; materialoj kaj rimarkoj por helpi al kritika esplorado de la esp. vortaro de E. Boirac. Dum la Barcelona kun sido d-ro Schramm faris gravan proponon pri neceso de plena kaj detala gramatiko esperanta por klarigi multajn dubajn demandojn; similan proponon faris ankaŭ S-ino Hankel dum la Washingtona kun-