Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sido, — sed oni decidis ke la L. K. ne “eŝtas pri tio kompetenta kaj tia laboro eĉ povus esti „malutila „por la normala evoluo de lalingvo“. La Akademio . decidis ankaŭ: krei naciajn subkomitatojn por esplori Verkojn, aperintajn en ĉiuj landoj (ĝis nun ekzistas tiaj subkomitatoj en Danujo, Francujo, Germanujo, Hispanujo, Italujo, Rumanujo kaj Rusujo) kaj rekompenci ĉiujare per surskribo: „Kronita de la Akademio“ kvin verkojn, publikigitajn en apartaj libroj, „rimarkindajn laŭ stila rilato“.

Dua oficiala esperanta institucio estas la Konstanta Komitato de Kongresoj.- La Bulonja Kongreso decidis, ke la Kongresa estraro prenu sur sin la taskon organizi la sekvantan kongreson kaj generalo Sebert, laŭ peto de d-ro Zamenhof, prezidis tiun ĉi organizan komitaton. Unu jaron poste, la Ĝeneva Kongreso starigis Konstantan Komitaton, konsistantan el: Internacia Organiza Komitato, elektita de ĉiu Kongreso por fari oficialajn preparajn laborojn, esplori la resenditajn de la Kongreso aŭ novajn proponojn, fiksi la tagordon de la venonta Kongreso k. e; Loka Komitato por ĉiuj lokaj detalaj aranĝoj; Ĝenerala Sekretario. Por certigi kontinuecon de la kongresaj laboroj la sekvantaj kongresoj ŝanĝis tiun ĉi organizacion; krom tio estis fondita kongresa kaso, administrata de tri diversnaciaj kuratoroj, elektitaj de la Kongresa Komitato kaj reelekteblaj po du ĉiujare (Dresden, 1908)[1]). La estraro de apartaj kongresoj konsistis ĉiam el prezidanto kaj almenaŭ unu vicprezidanto el la lando, en kiu okazas la Kongreso; vicprezidantoj el nacioj, plej multenombre reprezentataj — elektitaj de la Kongreso, kaj naciaj delegitoj,

  1. Vidu la decidojn de la Cmbridge’a kaj Dresdena Kongresoj (pp. 89, 93, 94).