Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

elektitaj en apartaj naciaj kunvenoj po unu (laŭvole kun anstaŭanto) por ĉiu regno aŭ ĉiu vuelo, kies reprezentantoj ĉeestas.

La Konstantan Komitaton direktis de la unua momento kun granda sindonemo gen. Sebert kun helpo de ĝeneralaj sekretarioj G. Moch (ĝis 1908) kaj poste G. Chavet, En la Ĝeneva Kongreso la Komitato prezentis deklaracion, kiun la Kongreso aprobis, nomitan: Deklaracio pri neŭtraleco de la Kongresoj. Ĝia esenca parto estis, ke en esperantaj kongresoj, kies celo estas esploro de demandoj komuninteresaj por ĉiuj Esperantistoj, ne devas esti tuŝataj politikaj, religiaj kaj sociaj demandoj, pri kiuj diversaj Esperantistoj povas opinii diversmaniere kaj kiuj povus naski nedezirindajn diskutojn kaj malkonsentojn, kaj ankaŭ, — tion aldonis la Cambridge’a Kongreso, — lingvaj demandoj, kies esploro kaj solvo estas rezervitaj al la Lingva Komitato. Tamen por ne malhelpi al la kongresanoj, kiuj interesiĝas pri tiu aŭ alia demando, priparoli ĝin, la Komitato zorgos por ke ili povu kunveni private. Tiel dum la kongresoj ni vidis katolikojn, diskutantajn en ĉambro najbara de alia, kiun okupis framasonoj, kaj socialistojn apud policanoj: ĉar ĉiuj estis Esperantistoj — nenio malagrabla okazis.

Ni rimarku ankoraŭ, ke ĝis la Antwerpena, la kongresoj povis nur esprimi siajn konsilojn aŭ dezirojn, sed ne decidojn, devigajn por ĉiuj Esperantistoj; sed de kiam voĉdonas nur rajtigitaj delegitoj, la decidoj fariĝis devigaj por la oficialaj esp. institucioj, kreitaj kaj subtenataj de la Esperantistaro.

Ni do vidas, ke la kongresoj kreis diversajn instituciojn, sed forgesis doni al ili vivrimedojn. Tiun ĉi taskon, kiel ĉiam en Esperantujo, prenis sur sin privataj oferemaj personoj kaj inter ili antaŭ ĉio jam multfoje