Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiu ĉi Revuo troviĝas jam riĉa materialo kaj multaj interesaj artikoloj de prof. Sentis, W. Padfield, P. Christaller, de Givry, prof. Boucon, A. Zakrzewski, W. Köppen, G. Kolowrat, Cz. Kozłowski, R. M. Chase, P. Stojan, J. Clifford k. a.

Jam en la Bulonja Kongreso A. Carles (Béziers) prezentis proponon pri elekto de esperantistaj reprezentantoj, konsuloj — en grandaj urboj. Tiu propono estis tiam resendita al la Organiza Komitato, kiu raportis ĝin al la Ĝeneva Kongreso. Multaj timis internacian organizadon de la Esperantistaro, al aliaj ne plaĉis la nomo „konsuloj“, fine la Kongreso decidis simple rekomendi al naciaj societoj fondon de esperantaj informejoj. La afero progresis rapide: jam en la fino de jaro 1906 ekzistis 120 esp. Konsulejoj kaj Oficejoj, en 1907-232, en 1908-303. Tiamaniere estis preparita bazo reala, sur kiu povis jam facile apogi sin organizacio, unuiganta ĉiujn tiujn ĉi ejojn. La 28 de Aprilo 1908 estis fondita „Universala Esperanta Asocio“ por: „faciligi ĉiuspecajn moralajn kaj materiajn rilatojn inter homoj, sen distingo de nacio, raso aŭ lingvo, krei praktikan servaron kaj fortan ligilon de solidareco inter siaj membroj“. La Asocio estas absolute neŭtra religie, politike kaj nacie; ĝi konsistas el membroj honoraj, membroj agantaj, esperantaj entreprenoj, membroj aprobantaj kaj societoj aŭ entreprenoj neesperantaj, sed aliĝintaj — tiel nomitaj „Esperantioj“. La societo estas dividita en teritoriajn distriktojn kaj regionojn: en Aŭstrio, ekzemple, estas 5 distriktoj: Adriatiko, Aŭstrio, Bohemujo, Galicio, Hungarujo kun 85 regionoj; en Rusujo 8 distriktoj kaj 71 regionoj. Malgrandaj landoj havas nur l distrikon kun 2 (Serbio) ĝis 32 (Svisujo) regionoj. En ĉiu regiono la membroj de U. E. A.