Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/135

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de Elektristoj, de profesoroj Baudouin de Courtenay, Becquerel, Berthelot, Forster, Poincarĉ, gen. Sebert, k. a. Multaj scienculoj aliĝis al la societo kaj partoprenis en laboroj por krei kaj fiksi specialajn terminarojn por ĉiuj sciencoj. Estas kreitaj specialaj komisioj por tefinikaj vortaroj, por vortaroj Astrono- mia, Fizika, de puraj sciencoj k. c. kaj krom tio speciala Kongresa Sekcio por propagandi akcepton de Esperanto kiel oficialan kongresan sciencan lingvon.

El aliaj societoj ni devas nomi: T. E. K. A., t. e. „Tutmonda Esperanta Kuracista Asocio“, kies organo dum jaroj 1908-1911 estis „Voĉo de Kuracistoj“, redaktata de D-ro S. Mikolajski en Lwow (Galicio); Internacia Esperanta Farmaciista Societo, kiu fondis gazeton „Voĉo de Farmaciistoj“ en Varsovio, redaktitan de Agostino Levanzin kaj Boleslavo Gladiĥ (aperis nur du numeroj: Septembro, 1909 kaj 1—3. 1910).

En Antwerpen, danke al iniciato de S-ino Marie Hankel, estis fondita „Internacia Unuiĝo de esperantaj verkistoj[1]) (22. VIII. 1911). Unu el ĝiaj ĉefaj, vere utilaj taskoj estas tralegado kaj korektado de aperontaj verkoj kaj fakaj verkistaj aferoj, S-ino M. Hankel estas prezidantino, F-ino Joh. Zschepank sekretariino de tiu ĉi utila societo.

Prof. Henri Sentis, eminenta Esperantisto, fondis en Grenoble monatan revuon: „Esperanta Evoluo“, kiu aperas regule jam pli ol du jaroj (1-a numero: Januaro, 1911) kaj ĉirkaŭ kiu grupiĝis multaj kunlaborantoj por esplori lingvajn demandojn. En

  1. Nun oni bedaŭrinde ŝanĝis ĝian nomon, kiu estas „Esperanta Literatura Asocio“, ĉar aliĝis personoj, kiuj ne estas verkistoj, sed literaturamantoj.