Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

monda Amikaro de publikoficistoj, Marista Ligo, "Int. Unuiĝo de verkistoj k.a. Ni ŝuldas al ili gravajn akirojn, kiel vortarojn: amatomian, verkitan de Kuracista grupo, matematikan Terminaron de R. Bricard, maristan — de Rollet de l’Isle, muzikan de F. de Menil k. a. En la kunveno de scienculoj (Genève) laŭ propono de H. Terry estis decidita fondo de Internacia Scienca Asocio Esperantista, kies celo estas: enkonduki Esperanton em sciencajn kongresojn, ĵurnalojn kaj ĉiujn rilatojn inter scienculoj; ellabori esperantajn sciencajn vortarojn; fondi esperantan sciencan Revuon. Speciala komisio estis do elektita por preparaj laboroj kun Gen. Sebert kiel prezidanto, Carlo Bourlet — vicprezidanto. Unu jaron poste, la 15-an de aŭgusto 1907, dum la Cambridge’a Kongreso, la Asocio estis oficiale fondita. La unua Komitato estis: Prof. Ad. Schmidt, direkt. de Magneta Observejo en Potsdam, prezidanto; J. J. Thomson, profesoro de fiziko en la Universitato de Cambridge kaj R. Benoit, direktoro de la Internacia Oficejo por peziloj kaj mezuriloj en Sèvres, vicprezidantoj; R. de Saussure, C. Bourlet, prof. de matematiko, V. Ŝmurlo, inĝeniero, sekretarioj; D-ro Th. Renard, kasisto; Ed. Huntington, prof. en Harvarda Universitato, prof, R. Codorniu, ĉefinĝeniero de arbaroj en Murcia, prof. H. Pellat, prez. de la franca Societo de fiziko, D-ro K. Bein, J. Meazzoni, prof. de geologio en Arezzo, Villareal, dekano della scienca Fakultato en Lima-Komitatanoj. Tuj poste estis organizita de R. de Saussure en Ĝenevo Internacia Scienca Oficejo, kiel sidejo kaj sekretariejo de la societo kaj la „Intermacia Scienca Revuo“, eldonata de Paul Fruictier em Parizo de 1904, fariĝis oficiala organo de la societo, kun patronado de la Franca Societo Astronomia, de la Franca Societo de Fiziko, de la Internacia. Societo