Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„Societo de Amikoj de Esperanto“, fondita apud la Oficejo laŭ deziro de la IV-a Kongreso.

Dum ĉiuj Kongresoj, komencante de la Ĝeneva, diversaj specialistoj aranĝis specialajn kunvenojn privatajn por priparoli siajn fakajn aferojn; en Ĝenevo (1906): ĵurnalistoj, instruistoj, ruĝkruculoj, maristoj, framasonoj, matematikistoj, juristoj, kuracistoj, farmaciistoj, dentistoj, stenografiistoj, oficiroj, komercis- toj, scienculoj, diversreligiaj pastroj, katolikoj, filatelistoj, muzikistoj, ŝakludistoj, socialistoj, antialkoholistoj, pacifistoj; en Cambridge (1907) krom tio : tradukistoj de la Biblio, presistoj, publikaj oficistoj, defendantoj de virinaj voĉdonrajtoj, blinduloj, kristanoj, liberpensuloj; en Dresden (1908) krom tio: kolektistoj, ruĝuloj, tradukistoj, vegetaranoj, Slavoj,[1]) pastroj, protektantoj de virinoj, studantoj, kristana junularo, policanoj, teozofoj; en Barcelona (1909): fervojistoj; en Washington (1910): bankistoj, inĝenieroj ; en Antwerpen (1911): psikistoj, malgrandnacianoj, sportistoj, poŝtistoj, verkistoj; en Krakow (1912): Univ. Esp. Asocio, teknikistoj, Intern. libertempa asocio.

Tiuj ĉi kunvenoj ne ĉiam finiĝis per amika babilado. Danke al ili estis fonditaj kelkaj internaciaj fakaj societoj, kiel la Scienca Asocio, la Tutmonda Esperanta Kuracista Asocio, Ligo de esp. Instruistoj, societoj de Bankistoj, Farmaciistoj, Poŝtoficistoj, Tut-

  1. En la Slava Kunveno, organizita laŭ iniciato de Prohaska (Praha), estis interalie diskutita demando pri interslava lingvo. La multenombra kunveno, en kiu partoprenis. Bohemoj, Poloj, Rusoj, Bulgaroj, Ukrainanoj post parolado de P. Evstifejeff konkludis, ke lingvo interslava estas necesa, sed ke nenia vivanta slava lingvo povus plenumi tiun ĉi rolon. Ĉar provoj, faritaj por krei lingvon artan, bazitan sut slavaj lingvaj elementoj, ne atingis celon, sekve, nur Esperanto povas solvi tiun de ĉiuj Slavoj sentitan bezonon.