Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/138

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

disvastigi la asocion S. Sosnowski (Kiev), por la plej bone aranĝita esper. Oficejo: Sino Farges (Lyon), Esp. Oficejo en Le Creusot, Jen kelkaj ciferoj, montrantaj la servojn plenumitajn de la delegitoj de U. E. A. en jaroj 1909 - 1910 - 1911: servoj kaj informoj komercaj, al vojaĝantoj, studantoj k. a. 3558, 7462, 10475; korespondaĵoj: 5754, 38591, 53430; membroj: 4300, 7384, 6760, 1912 — 7816. Elokventaj ciferoj, bone atestantaj utilan agadon.

Al iniciativo de privataj personoj ni ŝuldas ankaŭ: Saksan Esperanto-Instituton, fonditan de A. Schramm en Dresden (oficialigitan 12-an Nov. 1908), por instruado de Esperanto, ekzamenoj, propagando k. c.; Esp. Propagandan Instituton, fonditan de Karlo Steier en Leipzig; Instituton por instruado en Geneve; Bibliotekon de Georg Davidov en Saratov, kiu certe estas la plej granda kolekto de esp. verkoj, gazetoj, muzikaĵoj, poŝtkartoj, fotografaĵoj; Ĉek-Bankon esperantan de H. F. Hoveler en London k. c.

Ni ne povas ankoraŭ ne priparoli mallonge aferon iom flankan, tamen rilatantan al Esperanto, en kiu partoprenis multaj Esperantistoj.

Antaŭ ĉio malgranda historia klarigo.

En jaro 1900 dum la Pariza Ekspozicio estis organizitaj multaj internaciaj kongresoj, dum kiuj okazis konata, neevitebla afero: diverslandaj delegitoj, ne komprenante unu alian, dum longaj kunsidoj estis kvazaŭ surdmutuloj kaj internaciaj kongresoj fariĝis neeviteble naciaj: Francoj parolis por Francoj, Italoj por Italoj k. c., aliaj dormetis aŭ promenis. La okazo estis do oportuna por priparoli la demandon pri lingvo internacia. Tion lerte profitis kelkaj malnovaj amikoj de tiu ĉi ideo kaj proponis al la Kongresoj esplori la demandon kaj solvi ĝin. En