Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/139

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Internacia Kongreso de Filozofio parolis prof. Leau kaj Couturat, en Kongreso de la Franca Societo por progreso de Sciencoj prof. Cugnin kaj Laisant, en Kongreso Internacia de Historio de Sciencoj d-ro Lalande.

La kongresoj aprobis tiun ĉi proponon kaj elektis delegitojn, kiuj post kelkaj preparaj kunsidoj fondis la 17-an de Januaro 1901 „Delegacion por elekto de Lingvo Helpa Internacia“ kaj ellaboris por ĝia agado programon, antaŭvidantan ĉiujn eblajn okazintaĵojn. En la unua momento oni povis kredi, ke la afero estas tiel bone kaj forte starigita, ke ĝi ne povas ne alkonduki al la dezirata rezultato.

Laŭ sia programo la Delegacio devis antaŭ ĉio turni sin al ĉiuj sciencaj, industriaj, komercaj k. a. organizitaj societoj, invitante ilin partopreni en tiu laboro per speciale elektitaj Delegitoj, kiuj fariĝus membroj de la Delegacio. Tio donis al ĝi tutmondan, universan karakteron. Al la invito dum jaroj 1901-1907 respondis 307 societoj en dekoj da landoj. Krom tio la Delegacio petis ĉiujn universitatanojn aprobi ĝian agadon kaj 1251 profesoroj, akademianoj, scienculoj donis siajn subskribojn.

Post tiu ĉi prepara laboro, konforme al sia programo la Delegacio, jam apogita sur tiel aŭtoritata aprobo, turnis sin en 1906 al la Internacia Asocio de Akademioj kun peto kaj propono, ke ĝi prenu sur sin definitivan solvon de la demando pri Lingvo Internacia. Sed la Akademio, en sia kunsido en Wien la 29-an de Majo 1907 decidis, ke tiu demando trapasas la limojn de ĝia kompetenteco. Vole nevole restis do la lasta vojo, ankaŭ antaŭvidata de la programo, t. e. senpera elekto de Komitato por tiu ĉi celo de la Delegacio mem. Estis proponitaj kandidatoj kaj la elekto, en kiu partoprenis 253 delegitoj,