Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/140

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

okazis en Junio 1907. La elektitoj, aŭ iliaj anstataŭantoj, kunvenis en Parizo kaj post 18 kunsidoj de 15-a ĝis 24-a de Oktobro, ekzameninte detale ĉiujn prezentitajn projektojn, alprenis decidon, kies teksto estiss „La Komitato decidis, ke nenia el la lingvoj ekzamenitaj povas esti alprenata „bloke“ kaj sen ŝanĝoj. Ĝi decidis alpreni principe Esperanton, pro ĝia rilata perfekteco kaj pro multaj kaj diversaj aplikoj, kiujn ĝi jam ricevis, sub kondiĉo de iaj ŝanĝoj, efektivigotaj de la konstanta Komisio en direkto, difinita en la Konkludoj de la Raporto de la Sekretarioj kaj en la projekto Ido, penante interkonsenti kun la Esp. Lingva Komitato“ (24 Okt. 1907).

Por tiu ĉi fina laboro estis do elektita speciala Konstanta Komisio, konsistanta el 6 membroj: proiesoroj Wilhelm Ostwald (Leipzig), Baudouin de Courtenay (Peterburg)[1]), Jespersen (Kjobenhavn), L. Leau, Couturat (Parizo) kaj L. de Beaufront, invitita pro lia speciala kompetenteco. Ĉiuj esperoj de la Es- perantistoj estis fonditaj sur plena konfido al tiu ĉi lasta, tiel fervora, eĉ fanatika ortodoksisto!

Tamen tuj, aŭ tre baldaŭ poste, estis publiki- gita, kiel fina rezultato de sepjaraj laboroj, „Kompleta Gramatiko di la linguo Internaciona Ido“, bazita sur esperanta fundamento. Kelkaj asertas, ke la Delegacia Komitato neniel estis rajtigita krei novan

  1. Ni devas rimarki, ke prof. Baudouin de Courtenay tuj eksiĝis el la Komisio: teorie li esprimis opinion, ke rompi unuecon de Esperanto estas riska paŝo, kiu povas havi malbonajn sekvojn: li do preferis eviti tian respondecon. Praktike la projekto „Ido” ŝajnis al li malpli valora, ol Esperanto; ĝi prezentas regreson ne progreson. Al li, kiel Polo, kutimigita al fonetika ortografio, ne povis certe plaĉi jam la unua paĝo de Ida gramatiko kun alfabeto havanta po tri signoj por unu sono (k, q, x.) k. c. (Pola Esperantisto, 1903 N. 6-7).