Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/141

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lingvon, kvankam mi ne vidas bone kial. Cetere, eĉ se ĝi faris ion, forme neregulan, tio estas por Esperantistoj indiferenta. Multe pli mirinde estas, ke la Komisio povis supozi, ke la Esperantistoj konsentos, laŭ simpla invito, akcepti ŝanĝojn, faritajn de ia ekstera, de ili ne rajtigita institucio, kaj ke ili ŝanĝos de tago al tago sian lingvon per alia. Provoj de interkonsento, pli aŭ malpli sinceraj, sed tro rapidaj, — eĉ suspekte rapidigitaj, — estis tamen faritaj[1]). Al ni ne apartenas serĉi tie ĉi, kiu estis kulpa en tiu afero. Neniun juĝante, ni nur notas, ke tiuj ĉi provoj — interkonsenton ne donis[2]). La Esperantistaro suferis kelkajn, certe tre bedaŭrindajn perdojn, — sed la granda plejmulto, restis fidela al sia standardo.

„Ni fosu nian sulkon!“ — diris T. Cart. Ĉiuj bal- daŭ trankviliĝis kaj sekvis tiun saĝan konsilon.

————————


4. Esperanto en ne-esperantaj Institucioj.

Aparta paĝo en Esperanta historio devas esti rezervita al la belaj rezultatoj, kiujn alportis la pro-

  1. Dum la Cambridge’a Kongreso estis elektita speciala Komisio por konsiliĝi pri la proponoj de la Delegacia Komitato (E. Boirac, de Beaufront, P. Christaller, J. Jamin, Rhodes). Poste, ĉar de Beaufront estis invitita de la Delegacia Komisio „pro sia speciala kompetenteco“ kaj aliaj elektitoj ne ĉiam povis alveni Parizon, la prezidanto E. Boirac proponis elekti aliajn komitatanojn, loĝantajn en Parizo La Komitato ankaŭ konsentis kaj akceptis la proponitajn kandidatojn: C. Bourlet, Th. Cart, P. Fruictier, P. de Lengyel. La Komitato montris sin preta kaj inklina al traktado kun la Delegacio.
  2. Dum la fina voĉdonado de tin ĉi demando en la Lingva Komitato 34 anoj estis kontraŭaj al traktadoj kun la