Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/142

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pagando de Esperanto sur du gravaj kampoj de bonfara agado: en la institucio de Ruĝa - Kruco kaj inter blinduloj.

Danke al gen. Sebert, gen. Priou, kap. Bayol, instruktoro en milita lernejo St. Cyr, Esperanto sukcesis trovi multajn, diverslandajn adeptojn inter oficiroj de la Ruĝa Kruco; kiel ilo de internacia interkompreno ĝi povas alporti grandajn servojn dum la militoj, faciligante interparoladon de Ruĝkrucanoj kun vunditaj aŭ malsanaj militistoj. Esperantaj gvidlibroj, enhavantaj kolekton de plej necesaj frazoj, estis do eldonitaj en multaj lingvoj kun esperantaj tradukoj. Dum la Kongresoj estis organizitaj manoyrojn de Ruĝkrucanoj, kiuj tre rapide, post kelkaj semajnoj de instruado, povis plenumi ordonojn, faritajn en Esperanto. Generalo Ruhleman, Germano, — majoro Straub, Usoniano, D-ro Thalwitzer (Dresden), D-ro Kroita, Japano, opiniis pri plena taŭgeco de Esperanto por tiu grava internacia celo.

La dua kampo, pri kiu ni aludis, estas la apliko de Esperanto al la speciala literaturo por blinduloj. Por tiuj ĉi malfeliĉuloj Esperanto havas grandegan signifon pro tiu simpla kaŭzo: la eldonado de libroj, presitaj per reliefaj literoj estas multekosta; la libroj en lingvoj naciaj, kiuj povas trovi nur limigitan nombron da legantoj, estas do karaj kaj sekve nemulte-

    Komisio; 11 esprimis deziron fari kelkajn ŝanĝojn en Esperanto kaj provi interkonsenti, 8 eĉ votis esprimi dankon al la Komisio; 8 ne esprimis klaran opinion. Ni do vidas, ke multaj (27) komprenis gravecon de la konflikto, ŝanceliĝis kaj volis trovi vojon al paco (inter ili la aŭtoro de tiu ĉi verketo). La meritoj de la iniciantoj de la Delegacio, — de la aŭtoroj de tia ĉefverko, kiel „L’Histoire de la Langue Internationale“, — ne povis ne esti ŝatataj de multaj Esperantistoj.