Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/149

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La nombro da societoj en tiu ĉi epoko rapide pligrandiĝis. Laŭ statistika tabelo de C.O.[1]) jen ĝia kreskado:

1902 1903 1904 1905 1906 1907 1908 1909 1910
44 113 186 308 474 721 1266 1447 1791

La ĉefan lokon dum tiu ĉi serio da jaroj okupis Francujo:

1902 1903 1904 1905 1906 1907 1908 1909 1912
18 38 56 102 123 180 222 249 272

En aliaj grandaj landoj Esperanto aperis pli malfrue kaj ĝia disvolviĝado estis komence malrapida. Anglujo kaj Germanujo ŝajnis obstinaj kaj malfavoraj; oni eĉ supozis, ke tiuj ĉi landoj ne prezentas bonan kampon por la esperanta propagando pro la latina karaktero de la lingvo. Sed faktoj baldaŭ pruvis, ke tiu supozo estis erara. La unua societo aperas en Anglujo en 1902 kaj en jaroj 1902 — 1909 la progreso estas:

1 18 36 58 96 127 164 175

En Germanujo post la unuaj provaj, kiujn oni ŝuldas al grandega fervoreco kaj energio de kelkaj personoj (Einstein, Schmidt, Trompeter), daŭris longa silento. En 1902 ekzistis nenia societo; en 1903 aperas du rondetoj: en Berlin kaj Glatz. Sed de tiu ĉi tempo la nombro kreskas rapide:

1903 1909: 2 22 32 39 57 170 222


Ankoraŭ pli mirindan progreson montras Usonio de jaro

1905: 8 18 56 161 (1908)

Inter malgrandaj landoj devas esti cititaj antaŭ aliaj: Bohemujo, Bulgarujo, Rumanujo, Malto. Eĉ Monakio havis sian esperantan societon de 1903.

  1. Internacia Muzeo. Noto kaj resuma katalogo pri la Int. Muzeo de lingvo Esperanto. 1910.