en jaro 1909 (31-an Dec.), 1554 en 1910, 1837 en 1912 (31-a Aŭg.[1]). Inter tiuj ĉi verkoj plej multenombraj estas: 456 lernolibroj en 31 lingvoj[2]); literaturaj verkoj: 78 originalaj, 29 antologioj aŭ krestomatioj, 316 tradukaĵoj (el franca lingvo — 75, angla — 37, rusa — 835, germana — 34, pola — 33, hispana — 13, armena — 10 k.c.); vortaroj — 114, sciencaj verkoj, filozofiaj — 26, socialaj — 59, puraj sciencaj —21, filologiaj — 9; jarlibroj, adresaroj — 58 k.c. Eminentajn aŭtorojn estas malfacile nomi, ĉar ni devus nomi ĉiujn...
La nombro da gazetoj en la fino de la antaŭa epoko estis — 36; en 1912 ĝi estas — 94, aperantaj en 31 landoj [3]); inter ili — 26 specialaj gazetoj (Oficiala gazeto, Bulteno de Libera Penso, Belga Katoliko, Esperanta Ligilo en relief-punktoj por blinduloj, Es- pero Katolika, Pedagogia Revuo, Polica Bulteno, Socia Revuo, Le Travailleur Esperantiste, Scienca Gazeto, Stenografia Gazeto k.c.); ĝeneralaj literaturaj gazetoj — 9, naciaj propagandaj — 59. Tiuj ĉi lastaj dispartiĝas laŭ landoj: Francujo — 22, Germanujo — 16, po 4 en Belgujo, Bohemujo, Nederlando, Britujo (1 en kimra lingvo), Hispanujo, Rusujo; 3 en Svisujo; po 2 en Brazilio, Bulgarujo, Ĉilio, Hungarujo, Katalunujo, Meksikio, Arĝentinio, Usonio; po 1 en Aŭstrio-germana, Danujo, Finnlando, Grekujo, Italujo, Japanujo, Kubo, Norvegujo, Peruvio, Polujo, Rumanujo, Serbujo, Svedujo. Preskaŭ ĉiuj aperas monate, nur 1 dumonate, 2 dusemajne kaj 1 semajne.
- ↑ Oficiala gazeto 1913. N°9 (53). Informa Bulteno.
- ↑ 57 rusaj, 54 francaj, 49 anglaj, 41 germanaj, 33 hispanaj, 25 bohemaj, 25 polaj, 19 hungaraj, 18 italaj, 11 rumanaj, armenaj, balgaraj, bohemaj, danaj, estaj, finnaj, ĥina, grekaj, hebreaj, hollandaj, islandaj, japanaj, katalunaj, kelta, kroataj, latvaj, litovaj, norvegaj, portugalaj, slovakaj, svedaj. Ekzistas tamen ankaŭ lernolibroj ukrainaj kaj kartvelaj.
- ↑ Tutmonda Jarlibro Esperantista. 1912.