Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/147

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉambro de Deputatoj de Lucien Cornet kaj subskribita de 68 aliaj Deputatoj. Ĝi estis resendita al la Komisio de Belartoj (Kunsido 1907 N° 791. 28 Febr.[1]).

Pli facile progresas la afero en pli malgrandaj reprezentantaroj: unua la urba konsilantaro de Lille instruis Esperanton en siaj lernejoj; poste venis Amiens, Angoulĉme, Beaune, Grenoble, Narbonne, Saumur, Thiers, Toulouse; la urbestraro de Le Creusot oferis 500 fr. por la Burgonja Kongreso Esperantista (1909), la urbestraro de St. Etienne 300 fr. por la loka grupo, ĉiuj urbestroj de la Kongresaj urboj estis favoraj al Esperanto. Ni devas nomi speciale la Lord-Mayor de London kaj la urbestron de Antwerpen, Jan de Vos.

Ni do ripetas: la komenco estas farita kaj, bona antaŭsigno, faris ĝin Francujo, lando antaŭiranta en ĉiu progreso, Feliĉa, kiel ĉiam, estu ĝia mano!

————————


5. Literaturo, gazetoj, iom da statistiko kaj geografio.

Pri esperanta literaturo en tiu ĉi epoko ni jam ne povas paroli tiel detale, kiel ni faris por la unuaj momentoj de esperanta historio; ĝia priskribo postulas nun, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj, apartajn specialajn studojn. Ni kontentiĝu per plej ĝeneralaj bibliografiaj sciigoj.

En la fino de la antaŭa epoko la libra literaturo kalkulis, kiel ni vidis, ĉirkaŭ 300 verkojn. Laŭ la statistiko de C. O. tiu ĉi nombro pligrandiĝis ĝis 1330

  1. Gautherot en sia interesa verko pri Lingvo Internacia diras, ke kandidatoj dum la elektoj por la Franca Ĉambro de Deputatoj enmetas jam: „instruon de Esperanto“ en siajn kandidatajn afiŝojn.