Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

angla Postmaster general; lokoj aljuĝitaj al Esperanto en ekspozicioj de Praha, Gent[1]), Mŭnchen, de Bruxelles (1910), — enkonduko de Esperanto flanke de lingvoj franca kaj portugala en oficialajn eldonojn de la Statistika direktejo de Brazilio („Memoriga Bolteno de la Ekspozicio“ 1909); duon-oficialigita Dresdena Polica Societo, kies sidejo estas en la ĉeipolic-oficejo, — jen kelkaj akiroj, kiuj ne estas sensignifaj.

Ne mankas ankaŭ al Esperanto altaj protektantoj: jam Edward VII salutis favore la Cambridge’an Kongreson; la reĝo de Saksujo akceptis esti Honora Protektanto de la Dresdena Kongreso, Alfonso XIII kaj la Hispana Reĝino de la Kongreso Barcelona. Ni ne povas ne nomi tie ĉi Elizabeton, Reĝinon de Rumanujo, — eminentan poetinon Carmen Sylva, — kiu estas jam vera Esperantistino[2]).

Eble pli gravaj estas simpatioj, esprimitaj de la ministroj de publika instruado de Francujo, Germanujo, Saksujo — dum vizitoj, kiujn faris al ili niaj delegitoj; la japana ministro de eksteraj aferoj, gr. Hajaŝi, akceptis prezidantecon de la japana esp. societo. Ni citu ankoraŭ projekton de enkonduko de Esperanto en programo de Francaj publikaj lernejoj, kiuj enhavas instruadon de lingvoj vivantaj: laŭ tiu ĉi projekto Esperanto estos enkondukita en ekzamenojn flanke de lingvoj angla, germana, itala, hispana kaj araba. Tiu ĉi projekto estis prezentita al la Franca

  1. Dum tiu Ekspozicio estis aranĝita speciala Esp. Semajno (22-26 Julio 1910), kun kunvenoj kaj paroladoj de sen. Lafontaine, Richardson, Skeel-Giörling, prof. C. Bourlet k. a. La organiza Komitato de la Praha Ekspozicio eldonis esperantan gvidlibron (1909).
  2. Ŝi donacis al la Rumana Esp. Societo ekskluzivan rajton de tradukado de siaj verkoj.