Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/145

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

toj (Budapest, 1909); Kongreso de Psiĥlologio (Geneve, 1909[1]).

Pure Esperantistaj estis la Internaciaj Kongresoj de Katolikoj en Parizo (aprilo 1910), Haag (1911), en Budapest (1912), dum kiuj reprezentantoj de multaj diversaj landoj parolis ekskluzive Esperante.

Praktike tamen la ĉefa plej grava tasko de nia esperanta propagando estas la oficialigo de Esperanto: tasko malfacila, ĉar la antaŭjuĝoj en tiu direkto estas certe ankoraŭ pli grandaj, ol en aliaj. Neniu granda registaro volas preni sur sin respondecon por ia pozitiva paŝo: la afero certe komenciĝos per interregistaraj priparoladoj, por kiuj ni devus prepari bazon. Tamen, kiel ni jam vidis, iom post iom eĉ tiu ĉi malfacila afero komenciĝas: en la Cambridge’a Kongreso Ĉeestis unu oficiala delegito (de Belga registaro), en la Dresdena Kongreso 2 delegitoj, en Antwerpen — 6, en Barcelona 4, em Washington 16 oficialaj reprezentantoj de regnoj aŭ ŝtatoj, — la komenco estas do farita!

En Usonio la ŝtato Maryland enkondukis Esperanton en siajn lernejojn, en Universitatoj de Wisconsin, de Massachusets, en Clark University Esperanto estas oficiale instruata. Ekzistas kursoj en la Barcelona Universitato; la angla „Board of education“ oficiale permesis instruadon de Esperanto en urbo Keighley kaj la „London County Council“ malfermis kursojn en 12 lernejoj; tion faris ankaŭ la registaro de la insulo Samos, la ĥina ministro de instruado. Akcepto de esperanto en telegramoj de la

  1. La unua Tutmonda Scienca Kongreso en Santiago (Ĉilio) laŭ propono de Aug. Biaut (14-an Jan. 1909) decidis peti la Usonian Registaron preni sub sian zorgon alvokon de oficialaj reprezentantoj de ĉiuj civilizitaj landoj por solvi demandon pri oficiala akcepto de neiitra idiomo Internacia.