Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/144

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sur tiu ĉi kampo Percy O’ Merrick, en Germanujo Rosa Vogt, en Bohemujo prof. Macan, en Usonio prof. Ed. Harwey, en Belgujo Frato Isidore, direktoro de instituto en Woluwe, kiu raportis pri tiu ĉi alero al Papo Pio X kaj ricevis de li plej favoran respondon (li skribis: „Esperanto havas vere grandan estonton“). Nun Esperanto estas instruata en blindulejoj de Paris, St. Mandé, Dijon, Waluwe apud Bruxelles, Praha, Kjobenhavn, Stockholm, Boston — kaj tiu ĉi agado vekis ĉie ĝeneralan aprobon kaj simpatian subtenon. Kiam dum la Cambrige’a Kongreso iu demandis: kial la blinduloj estas pli interesaj ol aliaj kripluloj, — Th. Cart lerte respondis: „se vi povus elekti inter la perdo de la vido, aŭ de a manoj, kion vi preferus?..“ (Grandaj estas la meritoj de la iniciantoj de tiu ĉi laboro.

En aliaj ne-esperantaj aferoj la utileco de Esperanto estas pli kaj pli komprenata. Multaj societoj akceptis Esperanton, kiel oficialan lingvon apud aliaj: la unua „Ligue francaise de l’enseignement“ (Kongreso de Lyon, 1902); poste la „Ligue francaise de l’automobilisme“ (Paris, 1903); Kongreso Internacia de Libera Penso (Paris, 1905); Kongreso de Instruistoj en Liège (1905); Kongreso de Socialistoj (Châlons s. Saône); Internacia Kongreso de Oficistoj (London, 1906); Union des Sociĉtes d'activite chretienne (Genève, 1906); Kongreso de Paco (Lyon, aŭg. 1906); „Féderation dentaire Universelle“ (Ĝenevo, aŭg. 1906), „Kongreso Internacia de Artistoj Muzikaj“ (Milano, 1906); Kongreso de Studantoj (Bordeaux, 1907); XII-a Int. Kongreso de Paco (München, Sept. 1907); XII-a Kongreso „Du repos du dimanche“ (Minchen, 1907); Kongreso Antialkoholisma (Stokholm, 1907); Kongreso de Keramistoj (Firenze, 1909); Kongreso de Kuracis-