Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Personoj, kiuj estas principe kontraŭaj al ideo de Internacia lingvo aŭ neas eblon de ĝia efektivigo estis petataj resendi la karteton kun surskribo: „kontraŭ”; tiuj, kiuj estas pretaj ellerni la lingvon en ĉiu okazo, sendepende de la nombro da adeptoj, devis respondi per vorto: „senkondiĉe”.

Kiam tiamaniere estos atingita 10 000 000 da respondoj favoraj, tiam la nomoj kaj adresoj estos publikigitaj kaj en tiu momento la ekzisto de Esperanta popolo fariĝos fakto. Zamenhof penas konvinki la legantojn, ke malgranda ofero, kiun li de ili postulas, estas ilia sankta devo al la homaro kaj ke rifuzo estus krimo. Se la formo de la lingvo ne plaĉas al iu, tio ankaŭ ne povas malhelpi respondi: ĉiu povas sciigi la aŭtoron, kiaj ŝanĝojn aŭ kompletigojn li trovas necesaj. La formo de la lingvo ne estas definitiva, ĝi povas esti ŝanĝita per kompetenta Akademio, elektota de la lingvanoj.

En sama jaro 1887 Zamenhof eldonis ankoraŭ polan francan kaj germanan broŝurojn, preskaŭ identaj kun la unua [1] kaj decidis trankvile atendi la rezultatozn de sia enketo dum unu jaro.

  1. La literaturo esperanta estis komence numerigita laŭ ordo de eliro. Jen estas komencaj 10 numeroj (post la priskribita unua):
    № 2. Dr. Esperanto. Język międzynarodowy. Przedmowa i podręcznik kompletny. por Poloj. 1887.
    № 3. Dr. Esperanto. Langue Internationale. Préface et manuel complet. por Francoj. 1887.
    № 4. Dr. Esperanto. Internationale Sprache. Vorrede und vollstandiges Lehrbuch. por Germanoj. 1887.
    № 5. Internacionalno-russkij slovar. Vortaro por Rusoj. 1887.
    № 6. Slownik międzynarodowy polski. Vortaro por Poloj. 1887.