Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

(weiss) ne kie mi pensi (meinen) etaĝo (bastono) kvieta bieno. Havi ŝi (vi)? ne? Plena sensencaĵo, ĉar vi devas antaŭe scii, ke weiss estas tempo de la verbo wissen, wusste, gewust ke meinen ne estas la verbo „pensi”, sed akuzativo de mein k. c. El 14 vortoj 6 estas netroveblaj en vortaro, aŭ trovas sin nur pro okaza simileco (meinen, weiss), sed kun alia senco. Tion en sia lingvo neebligis Zamenhof: ĉiun tekston esperantan ĉiu povas legi kun helpo de vortaro kaj ree, ĉiu povas ĉion skribi, ne konante la lingvon.

Ĉar, krom tio, la nombro da gramatikaj finiĝoj estas malgranda (22), kaj la sufiksoj estas ankaŭ nemultenombraj, oni rapide konas ilin ĉiujn kaj la komence uzata analiza dispartigado de vortoj en radikpartoj (inter, naci, a — frat, in, o — profund, aĵ, o — fariĝis baldaŭ nenecesa.

Tamen ĉu la lingvo efektive servis multfoje al personoj, nekonantaj ĝin — kiel supozis la aŭtoro, ĉu multaj Hispanoj skribis al Rusoj, aliĝante al siaj leteroj vortareton esperanto-rusan — pri tio mi dubas: la inercia senmoveco de homa naturo ne estas tiel facile venkebla.

Ankoraŭ pli malfacila estis la tria problemo: interesigi amason da homoj, devigi ilin ellerni la lingvon, venki mokojn, indiferentecon.

Zamenhof petis ĉiujn legantojn de sia libreto sendi al li sciigon, sur kartetoj, donitaj en la libro tute pretaj, kiujn oni devis nur plenumi kaj sendi al la aŭtoro. Tiel facilan taskon, li esperis, neniu rifuzos. La teksto de la deklaracio estis: „Mi subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson”. Subskribo. Sur dua flanko: Nomo, Adreso.