Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la ellernadon de la lingvo kaj ĝia riĉeco de tio ne nur neniel suferas, sed kontraŭe oni akiras en Esperanto multe pli grandan liberecon en vortfarado, ol en iu ajn alia lingvo nacia.

Ankoraŭ unu granda faciligo estis la akcepto de ĉiuj tiel nomitaj fremdaj vortoj, konataj en ĉiuj eŭropaj lingvoj kaj nur nemulte ŝanĝitaj per tiu aŭ alia nacia ortografio. Ili restis en Esperanto, alprenante nur ankaŭ esperantan fonetikan ortografion: lokomotivo, telegrafo, centro, teatro, vagono… nomoj de landoj: Azio, Afriko, Francujo, Anglujo, Japanujo[1] de sciencoj: filozofio, historio, fiziko, anatomio

La unua parto de la problemo, estis do solvita de Zamenhof plene, per nekredeble simplaj iloj, vere genie!

Pli malfacile estis plenumi du aliajn kondiĉojn. Por fari la lingvon komprenebla eĉ al tiuj, kiuj ne lernis ĝin, Zamenhof dispartigis vortojn en elementojn neŝanĝeblajn, memstarajn, troveblajn en vortaroj ĉiu aparte: frat, in, o ekzemple, konsistas el tri vortoj: frat — radiko, in — signo de virina sekso, o — signo de substantivo. Ĉar ĉiuj elementoj troviĝas en vortaro, estas do vere, ke ĉiu povas tuj klarigi al si la sencon de ĉiu vorto.

Zamenhof citas bonan ekzemplon por kompari kio okazus se ni farus ion similan en iu ajn lingvo nacia. Li prenas sekvantan frazon germanan: Ich weiss nicht, wo ich meinen Stock gelassen habe. Haben Sie ihn nicht gesehen. Prenu vortaron germanan kaj provu traduki. Vi havos: mi blanka

  1. Komparu, ekzemple, kun Volapukaj nomoj de landoj: Flen — Francujo, Yulop — Eŭropo, Filop — Afriko, Silop — Azio, Lap — Alpoj.