Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Al tiuj devizoj Zamenhof, kiel ni vidos, restis severe fidela dum sia tuta vivo, eĉ kiam Esperanto fariĝis bona komerca afero. Ni bone scias, ke aliaj aŭtoroj de lingvoj internaciaj havis opinion iom alian kaj konsideris siajn projekton kiel netuŝeblan sian propraĵon.

En la antaŭparolo, post kelkaj vortoj pri utileco kaj neceseco de lingvo internacia, Zamenhof klarigas tri ĉefajn demandojn, de kies solvo, laŭ lia opinio, dependas la definitiva solvo de la problemo. Jen ili estas:

I. facileco de la lingvo;

II. ebleco de tuja uzo, t.e. ke la lingvo povu servi por internaciaj rilatoj tute egale, ĉu ĝi estos akceptita de ĉiuj, aŭ ne;

III. vivigo de la lingvo, t.e. ke ĝi eble plej baldaŭ estu uzata, kiel lingvo viva, de amaso da homoj.

Neniu el lingvoj, proponitaj ĝis nun kiel internaciaj, — diras Zamenhof, — solvis pli ol unu el tiuj tri problemoj kaj eĉ tiun nur parte.

Por solvi unuan postulaĵon Zamenhof simpligis ĝis lima grado la gramatikon kaj plimalgrandigis la vortaron. La nombro da vortoj, kiujn oni bezonas lerni, estas do antaŭ ĉio malgrandigita per helpo de sufiksoj.

Danke, ekzemple, al la sufikso il vortoj hakilo, kombilo, sonorilo, flugilo, glitilo… estas forigitaj el esperanta vortaro, ĉar ili estas kompreneblaj per sia propra konstruo; same, la sufikso in faras nenecesaj ĉiujn substantivojn virinajn: fratino, knabino, avino, bovino; la prefikso mal faras superfluaj ĉiujn vortojn, kun signifoj kontraŭaj al la radiko: malvarma, malnova, malami, malbeni, malriĉeco, malfeliĉeco… k.c. Tio estas efektive potenca rimedo por faciligi