Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gardemeco kaj skepticismo, aŭ eĉ simple pro kutima rutino, — montris sin indiferentaj aŭ eĉ rekte kontraŭaj. Kiom da novaĵoj akiris aprobon de universitatanoj nur tiam, kiam ili jam sukcesis per propraj fortoj disrompi ĉiujn barojn kaj antaŭjuĝojn kaj estis jam praktike elprovitaj!

Nur unu cirkunstanco klarigas ĝis certa grado tiaman indiferentecon por la problemo de lingvo internacia. Ni devas memori, ke Esperanto aperis en momento, kiam la ideo de lingvo internacia estis tute senkreditigita en la ĝenerala opinio pro la malfeliĉa pruvo de Volapuk. Eĉ plej sinceraj adeptoj de tiu ĉi ideo ekdubis, kiam ili vidis, kiel rapide estingiĝis unu post alia la unuaj prosperaj rezultatoj de la propagando de tiu ĉi lingvo. Antaŭ kelkaj jaroj oni kalkulis milojn da volapukistoj, — inter kiuj multaj eminentaj scienculoj; ekzistis 283 societoj, — en sola Parizo 14 kursoj inter aliaj en École des hautes études commerciales (proi. Kerkhofis), 4 kursoj en Wien, aliaj en Madrid, Bordeaux, en Italujo, Hispanujo, Ameriko. Jul. Lott certigis, ke en Aŭstrio almenaŭ 10,000 personoj scias Volapŭkan lingvon. Ekzistis 1,600 diplomituloj; estis eldonitaj 316 lernolibroj en 25 lingvoj, aperis 25 ĵurnaloj... kaj el ĉio restis preskaŭ nenio: apenaŭ malmultaj postsignoj — nalgrandaj grupetoj de obstinaj entuziasmuloj, precipe en kelkaj germanaj urboj, kaj malamikaj, koleraj rilatoj inter la episkopo Schleyer, aŭtoro de la lingvo, kaj Wladimir Rosenberg, aŭtoro de „Idiom Neutral“, estro de reformistoj! Jes, en tiu momento Lingvo Internacia ŝajnis neatingebla utopio kaj la propaganda laboro de la unuaj esperantistoj renkontis ĉie nur mokojn aŭ kritikeman indiferentecou