Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La finaj vortoj de Zamenhof estis: „Tiu ĉi libreto estas la lasta vorto, kiun mi elparolas en rolo de aŭtoro. De tiu ĉi tago la estonteco de la lingvo internacia ne estas jam pli multe en miaj manoj, ol en la manoj de ĉiu alia amiko de la sankta ideo. Ĉiu el vi povas nun fari por nia afero tiom same, kiom mi, kaj multaj el vi povas fari multe pli ol mi, ĉar mi estas sen kapitaloj kaj el mia tempo, okupita de laboro por ĉiutaga pano, mi povas oferi al la amata afero nur tre malgrandan parton. Mi faris por la afero ĉion, kion mi povis”.

Ni do vidas, ke Zamenhof, forŝovinte sin mem kun plena ofero de sia propra sinameco, nenion tiom deziris, ol ke la afero de lia lingvo trapasu en manojn de ia aŭtoritata scienca institucio.

Sed la esperoj je la Filadelfia societo baldaŭ disbloviĝis; al la dissenditaj invitoj, post longa atento, alvenis — kvin respondoj! Dana Scienca Akademio en Kjobenhavn, Universitato de Edinburg, Amerika Societo „for advancement of Sciences” kaj Franca Societo Zoologia — promesis kunlaboradon; kvinan respondon, rekte kontraŭan, donis Londona Societo Filologia [1].

Ripetiĝis historio malnova, kiu ofte okazas ĉe la apero de novaj sciencaj teorioj aŭ praktikaj eltrovaĵoj. La sciencaj korporacioj, pro tro granda sin-

  1. Verŝajne pro tio, ke ĝia sekretario, Al. J. Ellis, estis tiam decidita Volapukisto. Laŭ Auguste Demonget krom la cititaj societoj akceptis la inviton ankaŭ: Societo geografia en Halle kaj Batavian Society en Rotterdam.
    (Examen critique du Volapuk. Un nouveau système de Langue Internationale: L’Internacia du Dr. Esperanto présenté par Leopold Einstein traduction de Auguste Demonget. Paris. 1889. p. 32).