Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kun varma peto, ke ĉiu laboru laŭ povo senbrue, diligente, konstante kaj ne zorgante pri mokoj kaj indiferenteco. Ĉiu en sia lando devas skribi pri la lingvo en plej legataj ĵurnaloj, devas korespondadi, kolekti „promesojn”. Eĉ se ili neniam atingos la esperatan nombron, ili montros konstantan senrompan kreskon de la afero. Zamenhof alvokas speciale ĉiujn samideanojn al literaturaj laboroj, ĉar nenio povas tiel bone imponi al la amaso, kiel konstantaj signoj de vivo. Krom tio, ĉiu nova gramatiko kaj vortaro nacia ne nur donos al tiu nacio la eblon aliĝi al la homara afero, sed samtempe per unu fojo donos al la tuta mondo la eblon korespondi libere kun ĉiu ano de tiu nacio. Oni devas eldoni pli vastajn lernolibrojn, laŭ bonaj metodoj, kun multaj ekzemploj, ĉar la lernolibroj, kiujn li eldonis mem, estas tre malgrandaj, kunpremitaj kaj faritaj nur por homoj pli malpli instruitaj. Fine, kiel eble plej multe da verkoj en la lingvo internacia, originalaj aŭ tradukitaj. Ĉiu el la amikoj de l’lingvo aparte povas ankaŭ eldoni nur malmulte, sed se ĉiu el ni farus tiun malmulton, kiun li povas, tiam la literaturo de l’lingvo internacia rapide vastiĝus. La eldonantojn de verkoj li petas ankaŭ, ke en la fino de ĉiu verko, kiun ili eldonos, ili presu ĉiam la plej novan el la nomaroj. Tre grava estas ankaŭ diligenta uzado de la lingvo en korespondado kun amikoj kaj konatoj aŭ eĉ kun nekonatoj. Ricevinte leteron internacian kaj kompreninte ĝin, kvankam li la lingvon ne lernis, la adresito vidos praktike la oportunecon de l’lingvo, kaj li komencos ĝin uzadi mem: se li restos indiferenta, tiam ricevinte kelkajn fojojn tiajn leterojn, li jam scios sufiĉe bone la lingvon, tute ĝin ne lerninte. Estus bone, se en ĉiuj urboj kaj urbetoj estus kreitaj rondetoj por kune labori.