Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

taj de diversaj aŭtoroj, batalos inter si, ĝis kiam unu formo praktike elpuŝos aliajn. Zamenhof do ne nur ne malpermesas kreon de novaj vortoj, sed eĉ kuraĝigas memstaran iniciativon de ĉiuj lingvanoj. Por faciligi interkompreniĝon li montras simplan rimedon: sufiĉas montri en krampoj signifon de nova vorto en alia lingva, plej bone en franca kiel plej disvastigita. La leganto, eĉ ne sciante lingvon francan, facile trovos signifon de la vorto en sia vortaro nacia-franca. Fine, por eviti riproĉon, ke li ne povas aŭ ne volas ellabori plenan vortaron pro maldiligenteco, Zamenhof klarigas: „por mi persone estus kompreneble multe pli oportune teni la sorton de l' lingvo internacia en miaj manoj; sed mi deprenas de mi tutan aŭtoritaton nur tial, ke mi profunde kredas, ke tion postulas la interesoj de l'afero. Sed, se la estonteco montros, ke mi eraris kaj ke plena vortaro devas esti kreita de unu persono, la leganto ne forgesu, ke mi ja povos ĝin fari ankaŭ poste. Sed mi faros ĝin nur tiam, se la tempo montros, ke ĝi estas efetive necesa“.

5) Al riproĉo, kial li ne prenas sur sin eldonadon de naciaj vortaroj, de sistemaj kaj vastaj lerno-libroj k. c., li respondas per lerta rimarko: ĉiu estas egale morala kaj materiala mastro de la lingvo, kiel mi mem; ĉiu do povas eldoni ĉiajn necesajn verkojn, ne atendante ĝis mi tion faros: „mi faris kion mi povis: ke ĉiu amiko de la lingvo faru ankaŭ, kion li povas“...

6) Li promesas komenci baldaŭ eldonadon de adresaroj de la „promesintoj“, kvankam multaj personoj, kiuj laboras pri la afero kaj tute bone korespondas en lingvo internacia, ne sendis „promesojn“.

7) fine Zamenhof turnas sin al siaj lingvanoj