Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ternaj dividoj povas ankaŭ esti signitaj per apostrofoj aŭ baretoj: frat’ino, verk-et-o

4) li plena konsentas, ke lia vortaro ne estas plena, nek sufiĉa („se kun ĉiu vorto oni devus atendi, ĝis mi ĝin kreos, tiam la lingvo neniam estus finita kaj ĉiam estus en dependo de mia persono”), sed li opinias, ke estas necesa nur unu komuna fundamento (t. e la unua broŝuro); ĉio cetera devas esti kreata de la vivo. Sole kompetentaj devas esti en tio: talento, logiko kaj leĝoj, kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj…

„Se ia vorto — diras Zamenhof — ne estas trovata en la vortaro, kiun mi eldonis, kaj oni ĝin ne povas fari mem laŭ la reguloj de la internacia vortfarado, nek anstataŭigi per alia esprimo, — tiam ĉiu povas krei tiun vorton laŭ lia persono plaĉo; ankaŭ se naskiĝus ia demando stilistika eĉ gramatika, ne decidita klare en mia unua broŝuro, ĉiu povas ĝin decidi laŭ sia juĝo, kaj se vi volas scii, ĉu vi bone decidis tiun demandon, turnu vin ne al mi, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la plejmulto de l’verkantoj. Ĉiu vorto, ĉiu formo, kiu ne estas rekte kontraŭ la jam kreita gramatiko kaj vortaro, aŭ kontraŭ la logiko aŭ la leĝoj, enkondukitaj de la plejmulto de l’uzantoj, — estas tute bona; oni devas peni esprimadi siajn pensojn per la jam estantaj vortoj kaj kreadi novajn vortujn nur tie, kie ili estas efektive necesaj, — kaj tiam la vortoj nove kreitaj estos nur malofte disĵetitaj inter la multo da vortoj jam konataj kaj povos facile aliĝi al la lingvo kaj riĉigi ĝin, ne perdiĝante ĝian unuformecon”.

Tiaj novaj vortoj, kreataj de apartaj aŭtoroj, Zamenhof konsideras kiel provincesprimojn en lingvojn naciaj, kaj vidas en tio nenian danĝeron: vortoj, kreitaj malfeliĉe, baldaŭ perdiĝos; vortoj sinonimaj, krei-