Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la tuta sorto de la lingvo internacia de nun transiras en la manojn de la kongreso kaj ke la fina formo, kiun la kongreso donos al la lingvo, devos esti leĝdonanta por ĉiuj amikoj de la „Lingvo internacia”, se la kongreso eĉ trovus necesa ŝanĝi la lingvon ĝis nerekonebleco. „Mia rolo — li skribis, — nun estas finita, kaj mia persono tute foriras de l’sceno… Al ĉiuj ŝanĝoj, kiujn la kongreso post fonda provado trovos necesaj, mi jam antaŭe donas mian plenan konsenton”.

Pro tio Zamenhof konsideris la eldonadon de la ceteraj kajeroj de la „Dua Libro” jam ne bezona: li anoncis, ke „la nuna kajero estas la lasta kaj la aŭtoro nun ĉesigas je eterne sian laboradon. Ĉion, kion mi de nun faros aŭ skribos, mi faros jam kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia, havante nek pli da kompetenteco, nek pli da moralaj aŭ materialaj privilegioj, ol ĉiu alia”…

La kreinto, aŭtoro de la lingvo, metis sin propravole kiel simpla laboristo en unu rangon kun ĉiuj aliaj. Bela kaj malofta trajto de karaktero!

Siajn lastajn dezirojn, kiel aŭtoro, Zamenhof resumas en 9 sekvantaj punktoj:

1) se malgraŭ ĉio la kongreso ne efektiviĝos, tiam — sel ne antaŭ kvin jaroj — la amikoj de lingvo internacia devas organizi mem internacian Kongreson por decidi ŝanĝojn kaj bonigojn;

2) li enkondukas ŝanĝon, solan en la unua formo de la lingvo, nome: anstataŭigon de adverboj tempaj de la tipo: kian tian, ĉian… per: kiam tiam, ĉiam…, por diferencigi de la akuzativo de kia, tia

3) li permesas anstataŭigi la signojn de la signitaj literoj ĉ, ŝ, ĝ, per iaj ajn aliaj signoj aŭ per litero h: ch, sh, gh, kaj ŭ per u, se tiuj literoj kreas malfacilaĵojn en presejoj, en telegramoj k. c.; la in-