Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„La Redakcio“; komencon de artikolo Esperanto kaj Volapük de D-ro L. Zamenhof, germane kaj esperante, sur 4½, paĝoj; poezion: Al la Esperantisto en 16 versoj, subskribitan: Amiko kun ĝia germana traduko de Ein Freund; Bibliografion, germane kaj esperante, enhavantan nomaron de 16 unuaj verkoj, daŭrigotan; anoncojn pri eldonotaj verkoj. La numeron subskribis Fŭr die Redaktion verantwortlich: Chr. Schmidt, Nürnberg. Druck von W. Tümmel in Nürnberg.

La Redakcio anoncas, ke „la ĉefan kondukadon de nia gazeto prenis sur sin la aŭtoro de la lingvo mem (Dr. L. Zamenhof, — en germana kaj franca tekstoj: Dr. Samenhof) kaj „ke la gazeto estos centra organo por ĉiuj disĵetitaj amikoj de nia afero“.

Jam en la tria numero de „Esperantisto“ (20 Decembro 1889) Zamenhof revenas al sia antaŭa ideo, kiu ŝajnis al li sola rimedo por definitive solvi ĉiujn dubajn demandojn pri la lingvo.

„La kongreso esperanta laŭ iniciato de la Amerika Filozofia Societo — skribis li, — bedaŭrinde ne efektiviĝis pro indiferenteco de la instruituloj... La afero estas sen kondukanto, kvankam de multaj flankoj oni turnas sin ankoraŭ al mi mem kun diversaj proponoj... Mi ne havas jam privilegion nek akcepti, nek malakcepti tiujn proponojn kaj fari en la lingvo ian ŝanĝon laŭ mia propra bontrovo... Ni bezonas havi ian Ligon aŭ Akademion, kreitan de la esperantistoj kaj aŭtoritatan de ili.“

Zamenhof klarigas, ke kvankam en la „Aldono al la dua libro“ li proponis fari kongreson aŭ fondi akademion ne pli frue, ol post kvin jaroj, tamen multaj Esperantistoj estas lacaj atendi. Li mem ne volas preni sur sin respondecon por tiel grava afero, li timas ankaŭ, ke oni vidu en lia maniero de labo-