Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sekvantaj jaroj: W. H. Trompeter, termezuristo, en urbo Schalke en Vestfalio (Okcid. Germanujo).

Kun novaj esperoj kaj pli trankvila horoskopo la malgranda grupo de tiamaj Esperantistoj komencis la jaron 1892. Trompeter prenis sur sin ne nur ĉiujn eldonajn kostojn por tri jaroj, sed li oferis krom tio monatan pension je 100 markoj por la redaktisto. Li plenumis siajn promesojn sen bruo, sen sinlaŭdo, konscience ĝis la starigita limo, t. e. en la daŭro de jaroj 1892, 1893, ĝis la lasta numero de 1894.

Oni prave skribis en esperantaj kronikoj, ke la nomo de tiu ĉi homo ĉiam brilos, kiel luma stelo en historio de nia afero.

„Se nia afero ne mortis, sed vivas kaj floras, — skribis Zamenhof post morto de Trompeter (li mortis 7-an de Novembro 1901 en Essen), — tio ĉi estas en tre granda parto merito de Trompeter. Ripozu en paco, kara kaj multmerita amiko de nia afero! la Es- perantistoj neniam forgesos vian nomon! En historio de Esperanto al vi apartenos ĉiam plej grava, neniam elŝirebla, neniam elstrekebla paĝo!“

La formo de la gazeto estis iom ŝanĝita, la abonkostoj malgrandigitaj de 6 ĝis 2 frankoj jare kaj abonantoj de 10 ekzempleroj ricevis dekunuan senpage.

Ĉar la estonto de la gazeto estis tiamaniere certigita, Zamenhof decidis uzi ĉiujn oferojn, alsendatajn de Esperantistoj por eldonado de lernolibroj en lingvoj, en kiuj ili ankoraŭ ne ekzistis, oferante al la aŭtoroj ¾ de la nombro da ekzempleroj por vigligi tiamaniere aperon de novaj lernolibroj.

La nombro de Esperantistoj iom kreskis kaj — afero neevitebla — vekiĝis denove reformaj projektoj,

Kaj denove Zamenhof, kiu nenion tiel timis ol suspekton pri aŭtora vaneco, pripensis novajn provojn por kontentigi la reformemulojn. Antaŭ ĉio, li kon-