Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

science ekzamenis ĉiujn alsenditajn proponojn. Jen liaj interesaj, saĝaj, ankoraŭ nun rekomendindaj konsideraĵoj pri tiu esploro: „Mi analizis la ĉefajn ŝanĝojn, proponitajn por nia lingvo. Ĉiu proponanto pensas, ke lia propono estas ne sole bona, sed eĉ necesa por nia lingvo, eĉ „demando de vivo“ por ĝi; sed kiam mi montras al unu amiko la proponon de alia, mi pleje ricevas respondon: ne, ne! tian ŝanĝon neniam permesu, ĉar vi malbonigos la lingvon! Kiel do liberiĝi de la eterna frazo: mian ŝanĝon vi devas necese akcepti kaj vi estos nepardoninda obstinulo, se vi ĝin ne faros; sed lian ŝanĝom neniel akceptu, ĉar vi estos nepardoninde facilanima, se vi ĝin akceptos! Ĉiu diras, ke lia „malgrande paŝeto“ ne povas multe malhelpi, sed se ĉiu komencos fari apartajn paŝetojn, tiam al kio ni venos? La plej granda parto de la nunaj proponoj montriĝas tute senutilaj. Tion ĉi diras al vi homo, kiu ne sole bone konas la spiriton de nia lingvo kaj faris kun ĝi multajn provojn, sed ankaŭ aŭdis grandegan amason da opinioj, esploris atente grandegan amason da proponoj. La ricevitajn proponojn mi ne sole ne povas akcepti en „Esperantisto“, sed mi ne konsilas provi ilin eĉ en verkoj aŭ leteroj privataj, ĉar ili prezentas nur neelprovitajn personajn opiniojn. Ekzistas tamen ankaŭ aliaj proponoj, kiuj post matura pripenso montriĝas efektive pravaj aŭ kiuj esprimas la opinion jam ne de apartaj personoj, sed de la plejmulto de niaj amikoj. Nur pri tiaj opinioj ni parolos en nia gazeto kaj aprobos ilin por prova uzo en privataj verkoj aŭ leteroj. Al tiu ĉi kategorio de proponoj apartenas :

1) la forigo de la oftaj oj, ojn, aj, ajn.

2) la forigo de iaŭ, aŭi k, c.

3) la forigo de la artikolo la.