Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Pri kelkaj aliaj proponoj de tiu ĉi kategorio Zamenhof promesis paroli, kiam li havos okazon. Por eviti malkompreniĝojn, li ripetis, ke uzi tiujn ŝanĝojn en la „Esperantisto“ oni komencos nur tiam, kiam ilia sendisputa akcepto de plej multaj amikoj jam «estos tute ekster dubo.

Zamenhof proponis:

1) Finiĝon de akuzativo kaj de multenombro (n, j) alprenos nur substantivoj; adjektivoj kaj pronomoj akceptos ĝin nur tiam, kiam ili staras sen substantivo. Ekzemple: „mi rakontos al vi nova tre interesa historion“; „mi venis kun ĉiu mia bona infanoj“; „donu al mi tiu via bela librojn“; „mi amas la honesta homojn“; „mi amas la honestajn“.

2) Anstataŭ la finiĝo oni povas uzi apostrofon, ekz. adi” anstataŭ adiaŭ, adi’a anstataŭ adiaŭa. Tio ĉi levos la bonsonecon, ne enkondukante ian konfuzon.

3) La artikolon la oni povas ne uzi; por ĉiuj popoloj slavaj, kiuj ne konas uzon de artikolo, tio estos granda faciligo.

La redakcio petis ĉiujn legantojn sendi al ĝi iliajn opiniojn pri la diritaj 3 ŝanĝoj. Se la proponoj trovos sendisputan komunan aprobon kaj estos uzataj en la leteroj de la plejmulto de la amikoj, tiam ili estos akceptitaj ankaŭ en la „Esperantisto“. Tamen tiuj ĉi novaj formoj, eĉ se ili estos akceptitaj, estos nur permesataj, sed ne devigaj, kaj la uzado de la malnovaj formoj tute ne estos nomata nereguleco. La malnovaj formoj ĉiam restos bonaj, kaj ili estos forigitaj el la lingvo nur tiam, kiam post longa tempo montriĝos, ke jam neniu plu ilin uzas, Ankaŭ ĉiuj aliaj ŝanĝoj, kiuj eble poste montriĝos utilaj, estos enkondukitaj ĉiam tiel same, tre sin-