Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

garde kaj tre malrapide, demandinte antaŭe la opinion de amikoj kaj neniam arbitre forĵetante formojn malnovajn tiel longe, ĝis ili mem mortos de neuzado. „Ne rapide, sed certe kaj sendanĝere!“

Iom poste, Zamenhof aldonis ŝanĝon de la tabelo de interrilataj pronomoj kaj adverboj (kiu, tiu, kiam, k.c.). El la diversaj formoj, kiujn oni proponis, li elektis la sekvantan, kiu sola donas la eblon prepari iom post iom formojn novajn, ne rompante la malnovajn, t.e. perfektigi la lingvon sen arbitraj ŝanĝoj kaj en spirito de perfektigoj en ĉiu alia lingvo. Li proponis elĵeti en la dirita tabelo da vortetoj i kaj por ne naskigi ion tute novan, anstataŭigi ĝin per apostrofo: ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu; k’a, k’al, k’am, k’e, k’el, k’es, k’o, k’om, k’u; t’a, t’al, t’am, t’e, t’el, t’es, t’o, t’om, t’u; ĉ’a, ĉ’al, ĉ’am, č’e, č’el, ĉ’es, ĉ’o, ĉ’om, ĉ’u; nen’a, nen’al, nen’am, nen’e, nen’el, nen’es, nen’o, nen’om, nen’u, Kvankam la vortoj k’e, ĉ’e, ĉ’u, fariĝas tial similaj je la vortoj ke, ĉe, ĉu, kiuj havas jam aliajn signifojn, Zamenhof konsideris, ke tio ne malhelpas: en la skribado oni ilin facile diferencigos per apostrofoj, en elparolado per pli forta akcento.

En Julia Nº 1891 ni trovas jam rezultaton de tiu Ĉi enketo. Pri la tri unuaj demandoj la plej granda parto da voĉoj estis por la ŝanĝoj, pri la 4-a demando — pli ol duono da voĉoj estis kontraŭaj.

Tamen eĉ pri la unuaj proponoj Zamenhof ŝanceliĝis akcepti definitivan solvon. Inter la kontraŭuloj de la ŝanĝoj troviĝis plej eminentaj Esperantistoj, kies leterojn Zamenhof citas: Grabowski, Lundstrom (laŭ kiu la bela lingvo greka estas plena de aj, oj, kaj neniu mallaŭdis ĝin pro tio), Geoghegan, Trompeter, Ŝmurlo (kiu skribis: se ni akceptus nekonformecon de substantivo kun adjektivo, ĉiuj veraj