Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lingvistoj superĵetos nin per ŝtonoj), Rijkow k.aliaj. La Majstro timis enkonduki malkonsenton kaj malordon, des pli, ke de multaj flankoj alvenis riproĉoj, eĉ „koleraj personaj atakoj.“ Li do decidis nenion kaj konkludis proponante, ke tiuj, kiuj insistas por fari ŝanĝojn, volu proponi tiujn ŝanĝojn en ilia propra nomo, per vojo privata — „eble ili estos en tiu ĉi rilato pli feliĉaj ol mi“ — aldonis Zamenhoi.

Laŭ tiu konsilo Trompeter proponis anstataŭigon de kaj per e, de s per z en komenco de silaboj: zama anst. sama, zen anst. sen (Nº 7), saman finiĝon a por adjektivoj kaj adverboj (N° 8) k. c.

Zamenhof do tuj prezentis tiujn ĉi proponojn al la juĝo de „la amikoj“ kun peto sendi opiniojn rekte al la proponantoj — kaj la afero ŝajnis trankviliĝi.

Tamen tiu trankviligo daŭris nelonge. Novaj proponoj, novaj riproĉoj pro „patra blindeco“ incitis Zamenhof reveni al lia projekto de Ligo. En la 1-a (37-a) Numero (Januaro, 1893) ni legas:

„Jam antaŭ 3 jaroj, kiel niaj amikoj memoras, ni sentis la bezonon, ke la kondukado de nia afero sin trovu kun egala rajto en la manoj de ĉiuj niaj amikoj kaj ke la tuta sorto de nia lingvo dependu de la deziroj de tiuj, kiuj ĝin uzas kaj laboras por ĝi. Ni tiam ankaŭ proponis fondi Tutmondan Ligon Esperantistan. Sed tiu ĉi propono, per si mem tute natura, justa kaj necesa, ne povis tiam efektiviĝi, ĉar niaj fortoj estis tiam ankoraŭ tro malgrandaj kaj nematuraj por tiu aranĝo. La fondado de Ligo tiam sekve montriĝis tro frua kaj devis esti prokrastita. Sed prokrastita ne estas forĵetita, kaj jam tiam ni promesis, ke en pli oportuna tempo estonta ni al la demando pri Ligo ankoraŭ revenos. Nun la cirkonstancoj tute ŝanĝiĝis. Nia afero jam