Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ne sole staras tute forte, sed estas jam subtenata de niaj amikoj, ne postulante oferojn de la iniciatoro. Nun sekve venis la tempo transdoni nian tutan aferon al la libera dispono de ĝiaj subtenantoj, sen timo, ke ili lasos ĝin fali. De multaj flankoj oni proponadis al ni: faru tion ĉi, faru tion, ŝanĝu tion ĉi, enkonduku tion, — kaj ni tamen nenion povis fari, ĉar estis nenia aŭtoritato, kiu povus doni permeson aŭ malpermeson. La plej grandan parton de la ĝis nun faritaj proponoj ni ne aprobis kaj ni sciis, ke ankaŭ la plejmulto de Esperantistoj ilin ne aprobus. Ni tamen povus prezenti nian opinion al nenia aŭtoritata juĝantaro. Tiu ĉi manko de aŭtoritata juĝantaro estis forte sentebla sur ĉiu paŝo. La ekzistado de plenaŭtoritata Ligo devus silentigi ĉiujn personojn, kiuj nomas sin amikoj de nia ideo kaj tamen ne aliĝas al Esperanto, ĉar ili trovas, ke la sistemo havas erarojn aŭ la afero estas ne bone kondukata; ni tiam povus diri al ili: aliĝu al la Ligo kaj kun plena rajto proponu viajn ŝanĝojn; se via opinio estas prava, la plejmulto ĝin akceptos kaj forigos la erarojn; se la plejmulto ne akceptos viajn proponojn, tio ĉi montros, ke via opinio estas nur persona kaj neprava. Ni fondas nun tian Ligon. Ĝi ne havos multajn paragrafojn kaj komplikitan regularon, prezidanton nek komitatojn. Ĝi konsistos el ĉiuj efektivaj Esperantistoj, t. e. abonantoj de nia centra oficiala gazeto. Ĉiu, kiu deziras fari ian proponon, tuŝantan la konstruon de nia lingvo, sendos sian proponon al Sekretario de la Ligo (redaktoro de la „Esperantisto“) kaj tiu ĉi presos la proponon en la centra gazeto. Ĉiu abonanto de la gazeto, kiu volos partopreni en la voĉdonado, sendos sian opinion (por aŭ kontraŭ) al la projektanto. Se la ricevitaj rezultatoj montros al la projektanto, ke la plimulto da voĉoj estas kon-