Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

traŭ lia propono, li forĵetos ĝin, kvankam li havas ĉiam rajton proponi tion samon denove, se li esperas, ke post kelka tempo la rezultatoj de voĉdonado estus aliaj. Se la rezultatoj montros, ke la plimulto estas por la propono, tiam 3 monatoj post la preso de la propono (por doni al la malproksimaj abonantoj tempon alsendi siajn voĉojn) la projektanto sendos al la Sekretario de la Ligo la numerojn de ĉiuj voĉoj por kaj kontraŭ kaj la rezultato tiam estos presita, kiel decido de la Ligo (kun publikigo de la numeroj, kiuj voĉis por kaj kontraŭ), ĝi ricevos leĝan forton kaj la Sekretario zorgos pri ĝia efektivigado. Sekve:

1) Ĉiu decido de la Ligo havas forton nur tiam, se en la voĉdonado aktive partoprenis ne malpli ol ⅓ da ĉiuj abonantoj kaj se el ricevitaj voĉoj ne malpli ol ⅔ estas por la decido.

2) Oni povas antaŭvidi, ke se ĉiu abonanto havos la rajton presi proponojn en la „Esperantisto“, diversaj utilaj kaj neutilaj proponoj venados en tia granda amaso, ke ni en nia malgranda gazeto ne povus presi centan parton da ili. Por eviti tiun ĉi maloportunaĵon, ĉiu propono, postulanta voĉdonadon, estos presita ne en la teksto de la gazeto, sed en la parto de anoncoj, kaj ĉiu proponanto devos pagi por sia propono laŭ la takso de anoncoj.“

Iom poste, ĉar kelkaj personoj plendis, ke la sistemo de voĉdonado estas pli favora al konservatuloj ol al progresistoj, ĉar estus tre malfacile eĉ al la plej bona propono kolekti necesan plimulton da voĉoj, — Zamenhof por kotentigi la malkontentulojn proponis sekvantan aldonon: „se post 3 monatoj la nombro necesa ne estos alsendita, sed pli ol ½ de alsenditaj voĉoj estos favoraj al la propono, tiam la proponanto prezentos denove sian proponon al voĉ-