Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

donado; post 3 monatoj, kia ajn estus la nombro de alsenditaj respondoj, se pli ol duono estos favoraj, la propono estos akceptita kiel decido de la Ligo. Tiam tiuj, kiuj estas indiferentaj ne povos plendi, se oni decidis sen iliaj voĉoj“. Por eviti ĉiun arbitrecon Zamenhof proponis tiun aldonon al voĉdonado de Liganoj en Nº 1-a 1894 kaj ĝi estis akceptita per plimulto da voĉoj (179 kontraŭ 51); ĉar voĉdonis pli ol ⅓ da ĉiuj Liganoj kaj pli ol ⅔ estis por la propono, tial ĝi fariĝis rajta decido de la Ligo Esperantista. (Aprilo, 1894).[1])

Diversaj projektoj kaj proponoj ne igis sin longe atendi. Jen kelkaj el ili:

anstataŭigo de estas per es (Svann Krikortz);

anstataŭigo de esti, esfas, estis per i, as, is, kaj de la adverba finiĝo per e (V. Serbin);

uzado de signoj de interpunkcio antaŭ frazo: „? kion vi faras“ (M. Koĉergov);

i antaŭ vokalo fariĝas j: kio — kjo, nenio — nenjo kaj kiel sekvo, uzo de speciala nova signo por konservi al i karakteron de vokalo: krio;

anstataŭigo de esti, estas... per ’sti, ’stas...; de al, ulin per vir, in: grandviro, grandino(M. Goldberg);

aldono al la gramatiko de paragraĵo 17-a, kiel nova regulo: „anstataŭ ĉiu vorto de la vortaro estas uzebla alia; apostrofo signas la forlasitan elementon; la nova formo devas esti logika, gramatike regula, pli internacia, pli tujkomprenebla; se tiu formo, uzi-

  1. En tiu ĉi tempo oni traportis sur la lingvon la pseŭdonomon, uzitan de Zamenhof en liaj unuaj broŝuroj kaj jam ne uzatan, kaj oni komencis nomi ĝin: Lingvo de Esperanto aŭ simple Esperanto. „Esperantisto“ nun ne signifas „Zamenhofisto“, sed, kontraŭe, Zamenhof estas unu el „Esperantistoj“. (Esperantisto, Januaro 1893).