Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ta de unu aŭtoro, estos imitadata de alia, ĝi eniros en vortaron“ (Janovski);

anstataŭigo de kiu, tiu, iu... kio, tio per K’i, t’i, ij’i..., k’o, t’o, K’e (kiel), k’ej (kie), ko (kial), k’and (kiam), k’om (kiom), un (unu), on (oni) — (M. Goldberg);

anstataŭigo de ni, vi, ili, per mij, vij, lij, ŝij, forigo de kaj û (V. Serbin)...

A. Grabowski proponis ŝanĝon de la tabelo de interrilataj pronomoj kaj adverboj, kiuj prezentas „monotonan ŝablonon de elpensitaj, en nula lingvo ekzistantaj vortoj (volapukismoj) ed malhelpas senperan kompreneblecon de nia lingvo“; li do proponas: „allasi al paralela uzado kun la malnovaj volapukismoj la sube donitajn vortojn, kvaj estos kompreneblaj por totaj popoloj romanaj ed por ĉaka instruita Germano aut Slavo. Nulon detruante, ni donos al ĉaka liberecon uzi formon internacian sen danĝero por la unueco“. Jen la proponitaj vortoj: alor’ (tiam), ĉak’a (ĉiu), ĉi’e (tie ĉi), iv’e (tie), k'a, k’o (kiu, kio), kand’e (kiam), ki (kiu), kom’e (kiel), kval’a (kia), kvalk’a, o, e (iu, io, iel), kvant’e (kiom), kvel’a, o (tiu, tio), kvest’a, o (tiu), kunk’e (ajn), l’o l’a (ĉi), nunk’e (neniam), nul’a, o, e (neniu, nenio, nenie), pok’e (iom), partut’e (ĉie), semp’re (ĉiam), sik (tiel), tal’a (tia), tant’e (tiom), tot’a (ĉia), uv’e (kie), nullok’e (nenie), kvalkatemp’e (iam). (Decembro, 1895).

Grabowski protestis energie kontraŭ opinio, ke nun ne estas tempo oportuna por ŝanĝoj kaj ke oni devas atendi kun reformoj ĝis la lingvo estos akceptita de la mondo. Li skribis: „Ne alor ni perfektigos nian lingvon kande lo estos akceptita de la mondo, sed la mondo akceptos lon alor, kande