Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nia lingvo estos perfekta. („Esperantisto“. 1894, Nº 1 (49)).

Vera dilemo, kiu ĝis nun ne ĉesis maltrankviligi multajn niajn samideanojn! Grabowski dum kelkaj jaroj forlasis pro tio Esperanton.

Samtempe alvenis tamen rekte kontraŭaj leteroj. „Neniu volos lingvon, kiun li devus senĉese relernadi“ — skribis Sino Okromĉedjelova el Moskva; L. E. Meier konsentas kun ŝi; N. Borovko estas ankoraŭ pli radikala: „mi faras — skribis li, — proponon plej gravan ol ĉiuj: fari nenian proponon pri ŝanĝoj, ĉar tio estas tre glita vojo. Ne ekzistas sur la tero lingvo ideala; ĉiuj kavas tiajn malfacilaĵojn, ke en komparo kun ili Esperanto estas preskaŭ ideala. Ni perdas fortojn kaj tempon por disputoj pri preskaŭ nerimarkeblaj malbonaĵoj, kiam antaŭ ni staras granda celo: fari el Esperanto vivan lingvon. Disputo pri „e“ aŭ „kaj“ estas vera infanaĵo... Ĉu la problemo de ĉiu lingvo estas fariĝi perfekta lingvo? Kion ni dirus pri homo, kiu aĉetinte belan kaleŝon, anstataŭ veturadi en ĝi, okupus sin per trovado de bagatelajn difektojn? El tin fakto, diris Voltaire, ke ĉiu lingvo estas neperfekta, ne sekvas, ke oni devas ĝin ŝanĝi. Tiujn ĉi saĝajn vortojn mi konsilas presadi per oraj literoj sur la unua paĝo de ĉiu numero de Esperantisto... Nur sovaĝa pedanto riproĉos nin, ke ni paciĝis kun „nenio“, kiam „neno“ estas pli belsona“...

Ankaŭ L. de Beaufront penis konvinki Esperantistojn, ke nur tiu, kiu faris la lingvon, scias kial plibonigo ŝajnanta estas praktike neebla, danĝera aŭ senutila... Se la legantoj de la gazeto ĉiam renkontos proponojn de ŝanĝoj, ili pensos, ke la lingvo ne estas ankoraŭ preta, finita. Ĉiu diros, ke li konsen-