Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tas ellerni unu, sed ne 3 aŭ 4 lingvojn. „Mi mem“ li aldonas, „malgraŭ profunda konvinko pri la bonegeco de Esperanto, estus atendinta tempon pli certan por fariĝi partiano militanta por ĝi, se mi konstante estus leginta proponojn pri ŝanĝoj“... Komprenante la delikatecon de la situacio de Zamenhof, de Beaufront komprenas ankaŭ la kreadon de la Ligo, sed li aprobus ĝin nur kondiĉe, se ni uzos ĝin plej malofte kaj nur pro gravaj kaŭzoj „Ĉu en niaj patraj lingvoj — li demandas, se io ne plaĉas al ni, ni ĝin ŝanĝas? Same kun Esperanto: ni akceptu aŭ forĵetu, sed ne aliformigu ĝin“...

Esperante, ke nur publika voĉdonado povas konvinki la reformemulojn pri danĝero de reformoj, Zamenhof daŭris defendi la necesecon de Ligo, kreita ne por ŝanĝadi, sed por administradi kaj reĝi en nia afero, ĉar oni povas esperi, ke ĝi reĝados prudente kaj singarde. Li ne hezitis fari novan cedon plej radikalan, kiun certe neniam faris ia verkisto kun sia verko!

En Nº 1-a 1894 Zamenhof komencis serion da artikoloj, en kiuj li analizis sisteme la lingvon „de la alfabeto ĝis la lasta vorto de la vortaro“ kun ĉiuj proponitaj ŝangoj aŭ aldonoj. Li ellaboris mem tute novan gramatikon kaj vortaron, bazitan sur la proponitaj ŝanĝoj!

Ni ne povas analizi tie ĉi detale la novan pro- jekton de Zamenhof, ni notu nur plej gravajn punktojn, kiuj estis: forigo de sursignitaj literoj, de la sono z (z=o); forigo de la, de akuzativo; i kiel signo de multenombro; adjektivoj ne Ŝanĝeblaj; sama finiĝo e por adjektivoj kaj adverboj; an, em, in, on, un — verbaj finiĝoj; mo, to, lo, mi, ti, li,— pronomoj;