Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

forigo de je, de la tabelo de pronomoj kaj adverboj (omno — ĉiu, kom — kiel, sik — tiel, semper — ĉiam...); nur unu participo anstataŭ ses nunaj; en vortaro fo- rigo de ĉiuj nelatinaj radikoj „por atingi unuforman karakteron de la lingvo“[1]).

Jen ekzemplo de la nova lingvo: „Patro nue, kvu esten in cielo, sankte estan tue nomo, venan regito tue, estan volo tue, kom in cielo, sik anku sur tero. Pano nue ommnedie donan al nu hodiu e pardonan al nu debi nue, kom nu anku pardonen al nue debenti; ne kondukan nu in tento, sed liberigan nu de malbono“.

La leganto pardonu, se mi ne povas deteni min de rimarko, iom ne konforma al mia rolo de objektiva esperanta historiisto: kia feliĉo, ke tiuj ĉi reformoj, almenaŭ ilia plej granda parto, estis malakceptitaj kaj forgesitaj!

Al voĉdonado estis prezentitaj jenaj demandoj:

1) Ĉu ni devas konservi senŝanĝe la malnovan ĝisnunan formon de nia lingvo?

2) ĉu ni devas akcepti novan formon, prezentitan al la Liganoj en ĝia tuta pleneco?

3) ĉu ni devas fari aliajn reformojn en la lingvo?

Krom tio, laŭ propono de kapitano Forkarth (Josephstadt), estis aldonita demando:

4) ĉu ni devas akcepti la novan formon sed kun kelkaj ŝanĝoj en ĝiaj apartaj detaloj?

La lasta limtempo por alsendo de voĉoj estis fiksita je 1-a Aŭgusto 1894 kaj la unua rezultato estis: kontraŭaj al ĉiuj reformoj (1-a punkto) — 144; 12

  1. En 1907 D-ro Emile Javal eldonis broŝuron: „Pri reformoj en Esperanto“, enhavantan ĉiujn artikolojn de Zamenhof pri tiu ĉi demando en Nurnberga Esperantisto. (Coulommiers, 1907).