Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

por la nova projekto (2-a punkto); 3 demandis aliajn reformojn (3-a punkto); ŝanĝojn en la nova projekto (4-a punkto) demandis 95 voĉdonantoj.

Krom tio, A. Zinovjev kaj kelkaj aliaj abonantoj alsendis voĉojn neŭtrajn al libera dispono de Zamenhof: sed li tute ne volis kalkuli tiujn ĉi voĉojn nek sian propran „por ne fari ian moralan premon sur la voĉdonantoj ĝis absoluta fino“.

Ni do vidas, ke la plejmulto estis kontraŭ ĉiuj reformoj, sed ĉar la nombro de respondoj ne atingis postulatan trionon de la ĝenerala nombro da Liganoj, laŭ la akceptita regularo la voĉdonado devis esti repetita post 3 monatoj. La fina rezultato estis kalkulita nur en Novembro: 11 novaj Liganoj sendis siajn voĉojn, 7 ŝanĝis siajn unuajn respondojn kaj 6 inter ili voĉdonis nun kontraŭ reformoj; Zamenhof denove ne voĉdonis, nek mem, nek por tiuj, kiuj alsendis voĉojn al lia dispono. La rezultato estis: 157 voĉoj kontraŭ reformoj[1]), 11 por la nova projekto sen ŝanĝoj[2]) kaj 93 kun ŝanĝoj[3]), 3 por aliaj Ŝanĝoj [4]), Sekve, la redakcio anoncis, ke la lingvo Esperanto devas tute sen ia ŝanĝo resti en sia ĝisnuna formo.

Zamenhof ne nur ne triumfis, sed por iom dol-

  1. Inter ili: de Beaufront, Grabowski, Kofman, Ahlberg, A. Blumental, Borovko, Ĉajkovskaja, Devjatnin, Bogdanow, Al. Dombrovski, Feldŝar, Ferreira, Geoghegan, Gernet, Holmquist, Janovski, Kravcov, Kuŝnir, Langlet, Lemaire, Lojko, Nylen, Ostrovski, Puĉkovski, Ŝatunovskij, Ŝmurlo, Waldenberg, Waśniewski, Zeidlitz, Robin, Polikier...
  2. M, Goldberg, Husson, Isakov, Olson...
  3. Krikortz, Forkarth, Jezerski, Karovina, L. Meier, Chr. Schmidt, W. Trompeter...
  4. E. de Wahl, Evstifejev, Leontjev.