Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉigi tiun rezultaton al malkontentuloj li klarigis: „la plejmulto trovis, ke pro diversaj kaŭzoj en la nuna tempo nenio en la lingvo devas esti ŝanĝita; ĉu iam poste oni faros iajn ŝanĝojn aŭ ne, pri tio neniu decidis, nek povus decidi“...

Oni povus pensi, ke Zamenhof batalis kontraŭ Zamenhofistoj!

La lingvo estis savita de plena detruo. Eĉ reformistoj kiel Grabowski, Lojko (neniam uzanta artikolon), Janowski, preferis oferi siajn personajn vidpunktojn por ne riski plenan disfalon. Similan provon eltenis ĝis nun nenia alia lingvo: Volapuk pereis danke al malpaca konilikto inter sia obstina kreinto, kiu neniam ĉesis konsideri la lingvon, kiel sian netuŝeblan propraĵon, kaj reformistoj ju pli oponemaj des pli la aŭtoro estis kontraŭa al ĉiuj diskutadoj.

Faktoj montris, ke senpartieco, celanta sole la puran ideon, estas ankaŭ praktike multe pli bona metodo ol persona vaneco!

Jen kiel Zamenhof, regajninte fine liberecon esprimi sian propran personan opinion, karakterizas tiun ĉi momenton: „Nuboj paralizadis dum la lasta jaro la tutan energion de niaj amikoj. Ĉiam pli densigante, ili solviĝis per fulmotondro, kiu minaca en la komenco, montriĝis en la fino tre bonfara, ĉar ĝi per unu fojo, dank” al la novembra decido de la Ligo, purigis la atmosferon kaj donacis al ni pacon kaj lumon por longa tempo. Liberigita de demandoj internaj, nia afero povas nun en plena tuteco turniĝi eksteren al senhalta kaj senmalhelpa progresado“.

Bedaŭrinde tiuj ĉi esperoj ankoraŭ ne devis efektiviĝi en tiu epoko. Alproksimiĝis momento, ĝis kiu