Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Trompeter promesis sian helpon. Homo neriĉa, li ne povis daŭrigi siajn oferojn senfine. En decembra Numero 1894 li sciigis, ke li ĉesas eldoni la gazeton, kiu transiros plene en manojn de Zamenhof. Krom tio okazis malfeliĉa en siaj sekvoj afero: en Nº 2-a de 1895 estis enpresita tradukaĵo de malgranda verketo de Lev Tolstoj: „Prudento kaj kredo“ kaj tuj poste la rusa cenzuro malpermesis abonon de „Esperantisto“ en Rusujo. Tiamaniere la ĵurnalo perdis ¾ de siaj abonantoj, restis nur 172 (aprilo). Tio devigis interrompi la eldonadon de la Biblioteko kaj de la gazeto por kelkaj monatoj kaj prokrasti la anoncitan konkurson kun premio de 250 fr. „por Esperantisto, alportinta plejmulton da utilo“.

En la lasta numero, datita: Majo-Junio 1895 (Nº 5-6 (65-66) VI jaro), sed kiu efektive aperis nur en Aŭgusto, Zamenhof anoncis, ke li jam ne havas eblon eldoni gazeton en ĝisnunaj kondiĉoj kaj proponas novajn: duona formato, numeroj dumonataj, la abonantoj, al kiuj la gazeto devos esti sendata en fermitaj kovertoj, t. e. en Rusujon, aldonos 1.25 fr. jare, kaj se iu ne akceptos tiujn kondiĉojn, ¾ de la abonpago, pagita por jaro 1895, estos al li resendita.

Sed post la pretigo de tiu ĉi numero la cirkonstancoj devigis Zamenhof forpreni eĉ tiun ĉi proponon; en letero, datita 15-an de Aŭgusto, li skribis: „kun doloro en la koro mi devas diri al vi adiaŭ, miaj karaj amikoj kaj kunbatalantoj... Kiam la cir- konstancoj pliboniĝos, mi komunikigos kun vi denove!“

Tiel finiĝis historio de la unua kaj dum ses jaroj sola gazeto esperantista (se ni ne kalkulus bulgaran ĵurnalon, aperintan kun interrompoj en jaroj