Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1890 kaj 1891 en Sofio[1]). Ni povas nur admiri sindonecon kaj energion de tiu malgranda rondo, kiu en plej malfavoraj cirkonstancoj, sukcesis subteni esperantan publikan agadon, krei esperantan centron, alte teni standardon, ĉirkaŭ kiu grupiĝis samideanoj, trapasi venke neeviteblan en ĉiuj similaj okazoj batalon inter reformistoj kaj tiuj, por kiuj la vivo de la lingvo estis celo pli grava ol ĝia perfektigado, — disĵeti en dekon da landoj fruktoportajn semojn, kiuj ĉu pli, ĉu malpli frue, ĉie, kien ili trafis, alportis riĉan rikolton...

Ni fermas tiun ĉi epokon per mallonga revuo de diversaj laboroj, kiuj dum tiu ĉi tempo karakterizis la esperantan movadon.

Societoj laŭ ĥronologia ordo estis fonditaj: 1888. Nurnberg (Chr. Schmidt); 1889. Moskva, Sofia (Bogdanov); 1890. Schalke (Trompeter); Ivanovo-Voznjesensk (Grabowski); 1891. „Societo Esperantistoja“ fondita en Munchen de Ludwig Emil Meyer; Nurnberg (Internacia klubo de korespondado); Upsala (S. Lundström); Murom (W. Brzozowski); Freiburg en Badenujo (D-ro Haas); Peterburg[2]) (Art Florell); 1892. Malaga; Göteborg (G. Backman); Osterby (Ossian Holmquist); Erlangen (Fr. v. Briesen); Schweinfurt (P. Kramer, Kirschner, Brand); Vilno (A. Naumann); 1893. Varsovio. (Al. Blumental, Wil. Rubin, J. Waśniewski); 1894. Steneby (Lindgven); Odessa

  1. Eldonadis ĝin Miloslav Bogdanov sub tit. „Mondlingvisto“ (dec. 1889 — febr. 1890), poste „La Espero“ (jan. 1890 — decembro 1891). Al Bulgario apartenas do honoro de la unua esperanta-nacia gazeto.
  2. Tiun ĉi unuan oficitligitan societon en Rusujo Zamenhof salutis per telegramo: benitan komencon — kreskantan potencon — en floro kaj gloro — deziras el koro — Zamenhof.