Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

(Gernet, Borovko); Reims-Soissons (Huisson); Helsingfors (W. Fagerstrom); 1895. Vladimir (V. Solodiĥin).

La libra literaturo kalkulis ĝis januaro 1895 — 75 verkojn, el kiuj: 47 lernolibroj kaj vortaroj[1]), 8 propagandaj broŝuroj (2 de L. Einstein, H. Phillips, A. Demonget, A. Zinovjev, Wl. Brzozowski, V. L. Krawcow, M. S. Bogdanow), 12 literaturaj verkoj: Grabowski (Neĝa blovado, La Gefratoj, La Nova Jaro kaj Janko Mazikanto, Kondukanto, Liro de esperantistoj); E. de Wahl (Princino Mary); V. de Maynov (Renaskita Manfred); Lojko (Fabloj de Ezopo); E. Neumark (La libro Ruth), Zamenhof (Hamleto); Devjatnin (Demono, Boris Godunov); 1 preĝareto (de Beaufront); Alfabefo originala (dr. Klaresino); 1 regularo (Soc. Espero); 1 muzika verko (Adels- kold, Himno esp.); 4 adresaroj.

En „Esperantisto“ ni trovas lingvajn artikolojn de E. de Wahl, A. F. Rundstedt, N. Borovko, Krikortz, V. Serbin, M. Koĉergow, J. Janowski, J. Waśniewski; prozaĵojn originalajn, de V. Devjatnin, Enbe (Borovko); tradukitajn de V. Devjatnin, B. G. Jonson, J. Kaminski, J. Ferreira, L. E. Meier, E. Weilhamer

  1. Krom la 4 unuaj de Zamenhof: hebrea (Hanez), angla (Geoghegan), sveda (Henriclundquist) hispana (E. de Wahl), germana (Nurnberga Klubo), latva (K. Libek), rumana (Marietta Frollo) sveda (Chr. Nielsen), bulgara (M. S. Bogdanov), itala (D-ro D. Marignoni), portugala (I. Rodriguez Huertas), bohema (Fr. Vl. Lorenc), hebrea (D. Gureviĉ), rusa (Zamenhof), germana (Schmidt kaj Trompeter), germana (Ludwig Meier), litova (Al. Dombrovski), angla (Geoghegan), franca (de Beaufront), sveda (G. H. Backmann), portugala (J. H. Ferreira), vortaro universala (Zamenhof), sveda (B. G. Jonson), sveda (Esp. Klubo), esperanta ekzercaro (Zamenhof), vortaro germana (Zamenhof).