Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

J. Janowski, O. Holmquist, M. Karovina, A. Roswall; poeziojn originalajn de V. Devjatnin, J. Seleznet, Dm. Jegorov, Otto Zeidlitz, A. Olschwang, Joz. Waśniewski, V. Lojko, W. Waher, A. Koiman; tradukitajn de A. Grabowski, E. de Wahl, L. B-al (Blumental), Mozes Goldberg, Hemza, S. Ŝatunovskij, N. Kuŝnir, S. Bskij, L. de B., Lojko, A. Nauman, E. Haller, Enbe, Fez, N. Borovko, V. Devjatnin, L. Sokolov, Em. Smetanka, M. Soloviev, Otto Zeidlitz, G. Janowski, M. Jezerski, W. Waher, A. Olschwang, V. Gernet, M. Ĵerebko, A. Kofman, Dm. Jegorov, Stankeviĉ; diversajn artikolojn de Grabowski, Trompeter, Lojko, N. Borovko, J. Grohn, L. Meier, Fez, K. Hubert, A. Grunfeld, Ŝmurlo, G. Dumpert, M. Soloviev, J. Selesnev, E. Hall, E. Haller, P. Koĉergov, L. Okromĉedjelova, A. Thorn, K. Kildjuŝevskij, E. Neumark, F. Kuschner N. Kuŝnir, Ernrot, M. Jezerski.

Se en tiu ĉi tempo ankoraŭ ne multaj eminentaj scienculoj aliĝis plene al Esperanto, kelkaj tamen jam esprimis favorajn opiniojn. Grava dokumento en nia historio estas letero de Lev Tolstoj, kiun li skribis, respondante al la peto de rusa societo „Posrednik“ kaj kiun ni ne povas tie ĉi ne citi. Jen la opinio de Tolstoj:

„Mi penas, kiel mi povas — skribis Tolstoj — plenumi vian deziron, diri mian opinion pri la ideo de lingvo tutmonda kaj pri tio, ĉu la lingvo Esperanto respondas al tiu ĉi ideo. Ke homoj celas fari unu anaron kun unu paŝtisto de prudento kaj amo kaj ke unu el la kondukantaj ŝtupoj por tio devas esti reciproka komprenado de homoj, pri tio po- vas ekzisti nenia dubo. Por ke bomoj komprenu unu aliajn, estas necese aŭ ke ĉiuj lingvoj per si mem kuniĝu en unu lingvon, aŭ ke la kono de ĉiuj lingvoj tiel vastiĝu, ke ĉiuj homoj sciu multe da ling-